Agriĝento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 33:
'''Agriĝento''' estas [[komunumo]] de [[Sicilio]], [[Italio]] en la [[Provinco Agrigento]]. La ĉefurbo estas same nomata Agriĝento.
 
==Historio==
La urbo estis fondata ĉirkaŭ 580 a.K. de la grekaj koloniantoj de la sicila urbo [[Gela]], kun la nomo "Akragas". Ĝi rapide kreskis kaj iĝis unu el la plej riĉaj kaj plej famaj grekaj urboj en Sicilio. Dum la sesa jarcento a.K. ĝin regis la [[tirano (reganto)|tiranoj]] Phalaris kaj Theron: post kiam Thrasydaeus, filo de Theron, estis renversata, la urbo iĝis [[demokratio]]. Ĝi konservis neŭtralecon dum la [[Peloponesa Milito]] inter [[Ateno]] kaj [[Sparto]] (431-404 a.K) - milito dum kiu Ateno atakis la potencan sicilan urbon [[Siracusa]]: tamen la [[Punikoj]] disrabis la urbon en 406 a.K. Dum la tria jarcento a.K., ĝi multe suferis dum la [[Punikaj Militoj]], estante disrabata de la Romanoj en 255 a.K. kaj de la Punikoj en 252 a.K.. Dum la dua Punika Milito (218-201 a.K.) la Romanoj kaj la Punikoj bataladis por regi ĝin: fine la Romanoj kaptis la urbon en 210 a.K. kaj nomis ĝin Agrigentum. Sub Roma rego ĝi prosperis.
 
Post la falo de la [[Romio|Romia]] imperio la [[Bizanca imperio]] regis la urbon. La loĝantoj forlasis la malsuprajn partojn de la urbo kaj transloĝiĝis al la [[akropolo]], la antikva citadelo, eble pro pirataj atakoj. En 828 p.K. la Saracenoj kaptis la urbon, nomante ĝin Kerkent, kiu iĝis Girgenti en la [[itala lingvo]], ĝis [[Benito Mussolini]] italigis la antikvan latinan nomon en la formo Agrigento. En 1087 ĝin konkeris la normano Grafo Roĝero. En 1860 la loĝantoj entuziasme subtenis [[Giuseppe Garibaldi]]. Dum la [[Dua mondmilito]] la urbo estis plurfoje bombata.
 
==Vidindaĵoj==
Pro arkeologiaj restaĵoj, Agriĝento estas grava turista centro. Viziteblas [[templo]]j kaj aliaj lokoj, kiel la [[Valo de la Temploj]]. En la nuna urbo estas mezepokaj kaj [[baroko|barokaj]] konstruaĵoj. Ĝi estas loko en la [[Monda Heredaĵo]] de [[Unesko]].