Eleŭzisaj Misteroj: Malsamoj inter versioj

305 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
e
Intervikiaĵoj
e (Intervikiaĵoj)
 
La vorto mistero devenas de la greka μυστήριον (mysterion), kiu signifas ''sekreta afero'', ''ago fermi la buŝon'', de tio devenis la vorto μύστης (mýstes), ''tiu kiu fermas'', ''kiu gardas sekreton'', ''la inicito'', μυστικός (mystikós), ''tiu koncernanta la misterojn'', ''kiu penetras la misterojn'', ''la mistikulo''.
La eleŭzisaj misteroj ne estis la unika en la greka mondo, ankaŭ ekzistis aliaj, inter ili la misteroj de la [[Kabiro]]j, la misteroj de la [[trakio]]-[[Frigio|frigia]] dio [[Sabazio]], kaj aliaj.
 
== La Minoraj Misteroj ==
Okazis, unufoje jare, ekde 19ª ĝis la 21ª de la monato [[Antesteriono]] (marto), en [[Agro]], en la ĉirkaŭaĵo de [[Ateno]], situita ĉe la maldekstra rando de la rivero [[Iliso]]. La ritoj de la Minoraj Misteroj konsistis, oni kredas, de fastado, purigado, sinoferoj, orientitaj de la ''mistagogo'', μυςταγωγός, la oficiala kondukanto de la misteroj.
== La Maĵoraj Misteroj ==
[[Dosiero:NAMA Triade éleusinienne.jpg|thumb|[[Demetra]] kaj [[Persefona]] celebrantaj la misteroj]]
Ses monatoj poste, en la monato ''Boedromiono'' (pli malpli 15ª de setembro ĝis la 15ª de oktobro), komencis, en [[Ateno]], la ĉefa parto de la Misteroj. Nur en la sanktejo de [[Eleŭziso]] oni povis havi la ''unuan'' kaj ''duan gradon'' de la inicado. La ''unua grado'' nomiĝis ''teleteo'', τελετή, kies signifo estas ''realigo'', ''plenumo'', ''elfaro''. Oni kredas ke la plejmulto sukcesis plenumi nur la ''unuan gradon''. La plena ''dua grado'', supereca, nomiĝis ''epoteio'', έποπτεία, ''supereca vido'', ''kontemplado'', ''la plena revelacio'', nur estis atingebla nur de veteranaj inicitoj. Malmultaj sukcesis atingi tiun gradon.
 
La antaŭfarado de la Maĵoraj Misteroj okazis en la templo de [[Demetra]] kaj [[Kora]], en [[Ateno]]. En la tago 13ª de ''Boedromiono'', la ''efeboj'' (junuloj 16-18 jaraj) ekiris al [[Eleŭziso]] kaj de tie alportis, en la tago 14ª tago, surveturile, zorge garditaj en malgradaj korboj, la sakralajn objektojn, kiujn portempe gardis, en la templo [[Eleŭziono]], la sacerdotinoj de [[Atena]].
 
 
[[bg:Елевзински мистерии]]
[[da:De eleusinske mysterier]]
[[de:Mysterien von Eleusis]]
[[en:Eleusinian Mysteries]]
[[es:Misterios eleusinos]]
[[fi:Eleusiin mysteerit]]
[[fr:Mystères d'Éleusis]]
[[it:Misteri eleusini]]
[[no:Eleusinske mysterier]]
[[pl:Misteria eleuzyjskie]]
[[zh:厄琉息斯秘仪]]
6 946

redaktoj