Sejtano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 7:
 
Por produkti ĝin, oni bolas la glutenon en [[dekoktaĵo]] el [[sojsaŭco]], [[algo]]j kaj [[spico]]j.
 
== Historio ==
Sejtano estas dokumentita en Ĉinio ekde la [[6-a jarcento]]. Ĝi estis vaste konsumita de la ĉinoj kiel anstataŭaĵo de viando, precipe inter sekvantoj de [[budhismo]]. La plej malnova referenco al sejtano aperas en la [[Qimin Yaoshu]], ĉina agrikultura enciklopedio skribita de Jia Sixie en 535. La enciklopedio mencias pretaĵojn de preta gluteno nomita ''bo duo''. Sejtano estis konata kiel ''mian jin'' de la [[Dinastio Song|Song-dinastio]] (960-1279). Sejtano alvenis en la Okcidenton ekde la [[18-a jarcento]]. De ''Frumento'', itala traktato pri tritiko skribita en [[latina lingvo]] de [[Bartolomeo Beccari]] en 1728 kaj publikigita en [[Bolonjo]] en 1745, priskribas la procezon de lavado de tritika pasto por eltiri la glutenon. [[John Imison]] verkis [[Angla lingvo|anglalingvan]] difinon de sejtano en siaj Elementoj de Scienco kaj Arto publikigitaj en 1803. En la [[1830-aj jaroj]], okcidentaj kuracistoj rekomendis sejtanon en dietoj por diabetuloj. En [[Usono]], la [[Sepataga Adventisma Eklezio|Adventistoj de la Sepa Tago]] antaŭenigis la konsumadon de sejtano ekde la fino de la [[19-a jarcento]]. [[Sanitarium Foods]], kompanio aliĝinta al la ''Sanitarium Battle Creek'' de John Harvey Kellogg, jam reklamis sejtanon en 1882
 
== Vidu ankaŭ ==