Sejtano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 9:
 
== Historio ==
Sejtano estas dokumentita en Ĉinio ekde la [[6-a jarcento]]. Ĝi estis vaste konsumita de la ĉinoj kiel anstataŭaĵo de viando, precipe inter sekvantoj de [[budhismo]]. La plej malnova referenco al sejtano aperas en la [[Qimin Yaoshu]], ĉina agrikultura enciklopedio skribita de Jia Sixie en 535. La enciklopedio mencias pretaĵojn de preta gluteno nomita ''bo duo''. Sejtano estis konata kiel ''mian jin'' de la [[Dinastio Song|Song-dinastio]] (960-1279). Sejtano alvenis en la Okcidenton ekde la [[18-a jarcento]]. De ''Frumento'', itala traktato pri tritiko skribita en [[latina lingvo]] de [[Bartolomeo Beccari]] en 1728 kaj publikigita en [[Bolonjo]] en 1745, priskribas la procezon de lavado de tritika pasto por eltiri la glutenon. [[John Imison]] verkis [[Angla lingvo|anglalingvan]] difinon de sejtano en siaj Elementoj de Scienco kaj Arto publikigitaj en 1803. En la [[1830-aj jaroj]], okcidentaj kuracistoj rekomendis sejtanon en dietoj por diabetuloj. En [[Usono]], la [[Sepataga Adventisma Eklezio|Adventistoj de la Sepa Tago]] antaŭenigis la konsumadon de sejtano ekde la fino de la [[19-a jarcento]]. [[Sanitarium Foods]], kompanio aliĝinta al la ''Sanitarium Battle Creek'' de John Harvey Kellogg, jam reklamis sejtanon en 1882.
 
== Sejtano en makrobiotiko ==
Sejtano, neologismo el japana origino, estas manĝaĵo farita el tritika gluteno en la makrobiotika sistemo de kuirado kaj sano, kiel formulite de la japandevena filozofo George Ohsawa (1893-1966). Laŭ la [[Oxford English Dictionary]], ĝi laŭdire estis kreita de Ohsawa en la fruaj 1960-aj jaroj, sed ĝia etimologio estas necerta. La unua silabo povas esti (sei, "esti, fariĝi"), 正 (sei, "taŭga, korekta"), aŭ 製 (sei, "farita el"), dum la dua silabo 蛋 (tan, de蛋白 (tanpaku, "proteino").
 
La signifo de la vorto "sejtan" suferis laŭgradan evoluon. La komenca produkto, importita de [[Japanio]] en 1969, estis tre saleta spicado, la koloro de [[sojsaŭco]], vendita en malgranda glasa botelo aŭ plasta saketo, por esti uzata kiel kondimenton por bruna rizo. La nomo laŭgrade rilatis al ajna tritika glutena spicaĵo kun soja saŭco. La plej respondecaj homoj de ĉi tiu ŝanĝo estas Nik kaj Joanne Amartseff, kiuj inventis ''Tan Pups'' en 1972 kaj John Weissman, kiu en 1974 inventis ''Wheatmeat'' (unuaj [[Viandobulo|kneloj]] tiam [[Kotleto|kotletoj]] el seitano) en [[Bostono]]. Ĉiuj laboris dum jaroj por popularigi ĉi tiujn pionirajn produktojn ĉe la butiko Erewhon, kaj disvolvigis varmarkon per la Wheatmeat-nomo.
 
Dum sejtano mem estas sufiĉe sengusta, ĝi estas spicita kaj kuirita je malalta fajro en [[daŝio]] kun akvo, soja saŭco, [[kombuo]], [[zingibro]] kaj foje ankaŭ [[sezamoleo]].
 
== Vidu ankaŭ ==