DKW: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun 'mini|Das Logo. DKW wurde 1932 eine der vier [[Marke (Recht)|Marken der Auto Union]]' |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''DKW, Dampf-Kraft-Wagen''' (en [[germana]]: "vapor-pelita aŭto") aŭ simple '''DKW''' estis historia marko de [[motorciklo]]j kaj [[aŭto]]j. Ĝi estis fondita en [[1916]] fare de la dana [[inĝeniero]] Jørgen Skafte Rasmussen, kiu establis la fabrikon en Zschoppau, [[Saksio]] (Germanio) kun la celo produkti vic-pecojn por [[vapormaŝino]]j. Samjare li klopodis produkti aŭton vaporpelitan, kiun li nomis «DKW». En 1919 li konstruis dutaktan [[motoro]]n, ludilan, malsukcese; li nomis ĝin ''Des Knaben Wunsch'' — «la infana deziro». Li adaptis version iom modifitan de tiu motoro sur [[motorciklo]]n kaj nomis ĝin ''Das Kleine Wunder'' - «mirindaĵeto». Tiu estis la reala komenco de la marko DKW, kiu en la 1930-aj jaroj estis la plej granda tutmonda produktanto de motorcikloj.
En 1932 DKW kuniĝis kun [[Audi]], [[Horch]] kaj Wanderer formante Auto Union, kiu estis akirita de [[Daimler-Benz]] en [[1957]]. Poste, en 1964, la grupo [[Volkswagen]] akiris la malnovan fabrikon de Audi en [[Ingolstadt]], same kiel la markojn de la grupo Auto Union. Meze de la 1960-aj jaroj la publiko kliniĝis al pli komfortaj modeloj kun kvartaktaj motoroj, malprofite al tiuj dutaktaj. Tiel, en 1966, oni ĉesis produkti la lastan aŭton fabrikitan de DKW: nome la F102; post tio la marko malaperis.
[[Kategorio:Motorciklaj firmaoj]]
[[Kategorio:Aŭtomobilaj firmaoj]]
[[Kategorio:Aŭtomobila industrio]]
[[Kategorio:Ekonomio de Germanio]]
|