Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 6 monatoj
En Japanio, la personaj rilatoj estas tre influitaj de la ideoj de «devo», «honoro» kaj «memdevigo», aro konata kiel {{Nihongo|''giri''|義理}}, kiu konsistas en kutimaro tre diferenca al la kulturo pli malpli [[individuismo|individuisma]] de la landoj el [[Okcidento]]. La konceptoj de «dezirebla kondutaro» kaj «moralo» estas malpli praktikataj en familiaj, lernejaj kaj amikaraj etosoj; sed estas multe pli formalaj en rilatoj kun teoriaj superuloj aŭ nekonatoj.
 
Aspekto kiu ludis gravan rolon en la japana kulturo estas kompreneble la [[japana lingvo]]. Diferenco rilate al okcidentaj kutimoj estas la tre apartaj korpomovoj kaj ceremonioj, kiuj uzas fizikan kontakton multe malpli, ekzemple nur [[riverenco]]jn anstataŭ [[manfrapomanpremo]]n, [[brakumo]]n aŭ [[kiso]]n en sociaj rilatoj; tio parte koincidas kun la kutimaro de aliaj najbaraj aziaj landoj.
 
Kelkaj aspektoj, propraj de la japana kulturo, estis bone akceptitaj en aliaj (eĉ malproksimaj landoj), kiel la [[japana kuirarto]], la [[batalarto]]j, la emo al ĝardenado, spiritismo, [[kinarto]], [[animeo]], [[mangao]], [[bonsajo]]j, [[origamio]], [[ikebano]] ktp. Aliaj konceptoj restas propraj el la japana kulturo kiel [[gejŝo]]j, teceremonioj, genkano, krom historiaj aferoj kiel la [[seppuku]] de [[samurajo]]j, la atako ''banzai'' ktp. Multaj japanaj aferoj estas tre konataj en ĉiuj landoj kiel [[kimono]], [[suŝio]], [[sudokuosudoko]] ktp.
 
La [[japana mitologio]] estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de [[ŝintoismo]] konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.
158 442

redaktoj