Demokratio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
 
=== Ide-historia rimarko ===
La moderna demokratio devenas grandparte el la anglo-saksona juroevoluo, kiu komenciĝis per la [[Magna Charta Libertatum]] [[1215]]. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (= aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. - Nur fine de la [[Franca revolucio de 1789]] kaj dum la [[19-a jarcento]] la laboristaj klasoj siavice postulis ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. - Post ĝermoj, dum la [[16-a jarcento]] en [[Etienne de la Boetie]] kaj tekstoj kiel [[Vindiciae contra tyrannos]], eŭropaj pensuloj de la [[17-a jarcento]] kiel [[Hugo Grotius]] aŭ [[Thomas Hobbes]] ellaboris la koncepton [[Socia kontrakto]]. Pensuloj kiel [[Locke]], [[Montesquieu]] kaj [[Jean-Jacques Rousseau]] provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo :
; • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
; • aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomion rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.