Demokratio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
 
=== Ide-historia rimarko ===
La moderna demokratio devenas grandparte el la anglo-saksona juroevoluo, kiu komenciĝis per la ''[[Magna Charta Libertatum]]'' [[1215]]. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (= aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. - Nur fine de la [[Franca revolucio de 1789]] kaj dum la [[19-a jarcento]] la laboristaj klasoj siavice postulis ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. - Post ĝermoj, dum la [[16-a jarcento]] en [[Etienne de la Boetie]] kaj tekstoj kiel [[Vindiciae contra tyrannos]], eŭropaj pensuloj de la [[17-a jarcento]] kiel [[Hugo Grotius]] aŭ [[Thomas Hobbes]] ellaboris la koncepton [[Socia kontrakto]]. Pensuloj kiel [[Locke]], [[Montesquieu]] kaj [[Jean-Jacques Rousseau]] provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo :
; • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
; • aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomion rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.
Linio 27:
Tiu sistemo, kiu dum la [[19-a jarcento]] havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna [[ekonomia liberalismo]]) '''estas''' la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malagaleca socio, kaj (legu la "[[Politeia]]" de [[Platono]]), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere privilegiitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La amerikaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotio de la popolo.).
 
Intertempe la antaŭe negativa sono de la nocio paliĝis. Tiun negativan sonon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, pli ol du mil jarojn. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksona tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (policentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto [[SARTORIGiovanni Sartori]], oni nomu la modernan demokration "liberaldemokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.
 
La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de [[homaj rajtoj]]. Pere de la deklaracio de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj pri civilaj rajtoj, protekto kontraŭ [[torturo]] kaj aliaj humiligaj malhomaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la [[Krima internacia tribunalo]](en [[Hago]], ĝi ricevis internacijuran validecon.