Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

212 bitokojn aldonis, antaŭ 4 monatoj
 
== Ide-historiaj rimarkoj ==
[[File:Le Serment du Jeu de paume.jpg|thumb|La ĵuro de la Nacia Asembleo (skizo de [[Jacques-Louis David]]): la politika disvolvigo de la [[Franca revolucio de 1789]] metis la bazon por la moderna demokratio.]]
La moderna demokratio hegemonia almenaŭ en [[Okcidento]] devenas grandparte el la anglo-saksa jur-evoluo, kiu komenciĝis per la ''[[Magna Charta Libertatum]]'' [[1215]]. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la monarko direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (=aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. Nur fine de la [[Franca revolucio de 1789]] kaj dum la [[19-a jarcento]] la [[laboristo|laboristaj klasoj]] siavice postulis, ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. Post ĝermoj, dum la [[16-a jarcento]] en [[Etienne de la Boetie]] kaj tekstoj kiel ''[[Vindiciae contra tyrannos]]'', eŭropaj pensuloj de la [[17-a jarcento]] kiel [[Hugo Grotius]] aŭ [[Thomas Hobbes]] ellaboris la koncepton de la [[socia kontrakto]]. Pensuloj kiel [[Locke]], [[Montesquieu]] kaj [[Jean-Jacques Rousseau]] provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo:
* unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
154 277

redaktoj