Demokratio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 81:
En Eŭropo [[protestantismo]] helpis la demokratian reagon pro la malakcepto de la aŭtoritateco de la [[Papo]], kvankam aliflanke, plifortigis la politikan povon de la [[princo]]j. En la flanko de la [[katoliko]]j, la [[Salamanka skolo]] atakis la ideon de la povo de la reĝoj kiel nomumitoj de dioj, defendante, ke estas la popolo kiu estas la ricevanto de la [[suvereneco]]. Siavice, la popolo povis reteni la suverenecon por si mem (estante la demokratio la natura formo de registaro) aŭ transigi ĝin volonte por ebligi la regadon fare de [[monarkio]]. En 1653 oni publikigis en [[Britio]] la ''Instrument of Government'', verko en kiu oni plifirmigis la ideon de la limigon de la [[politika povo]] pere de la establado de garantioj antaŭ la ebla misuzo de la reĝa povo. El 1688 la demokratio venkinta en Anglio baziĝis sur la principo de diskutlibereco, plenumita ĉefe en la [[Parlamento]].
 
[[Dosiero:01 eibar.jpg|thumb|300px|Poraŭtonomeca referendumo de la 5-a de novembro de [[1933]] en Eibar, [[Eŭzkadi]], dum la [[Dua Hispana Respubliko]] por la aprobo de nova teksto de Statuto de Aŭtonomeco de Eŭzkadi.]]
En Ameriko la revolucio de la komunumuloj de [[Paragvajo]] de [[1735]] subtenis la demokratian principon prilaboritan de [[José de Antequera y Castro]]: ''la volo de la komunaĵo estas supera al tiu de la reĝo mem''. Siaflanke, en [[Brazilo]], la afrikamerikanoj kiuj sukcesis eskapi el [[sklaveco]] al kiu ili estis submetitaj de la [[Portugaloj|portugaloj]], organiziĝis en demokratiaj [[respubliko]]j nome [[kilombo]]j, kiel tiu de Palmares aŭ de Makako. Simila situacio okazis en apartaj areoj de la hispanaj kolonioj de [[Karibio]].