Veganismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 104:
Steven Davis, instruisto pri bestosciencoj de la [[Universitato de Oregono]], demandis la filozofon [[Tom Regan]] en 2001 pri la diferenco inter mortigo de kamparana muso dum rikoltado de manĝaĵo kaj mortigo de porko por manĝado. La respondo de Regan estis io, kion Davis nomas "principo de malpleja damaĝo", laŭ kiu oni devas elekti manĝaĵojn, kiuj mallonge kaŭzas la plej malgrandan damaĝon al la plej malgranda nombro de bestoj. Davis argumentis ke planto-bazita dieto povas kaŭzi pli da mortoj ol dieto kiu enhavas viandon de herb-nutritaj [[remaĉuloj]].
 
Andy Lamey, filozofo de la [[Universitato de Monash]], kontraŭis la saman argumenton; Laŭ li, manĝado de kultivitaj legomoj kaŭzas pli da mortoj al musoj, [[ratoj]], [[Lav-urso|lavursoj]] kaj aliaj sovaĝaj bestoj ol mortoj implikitaj en bredado kaj buĉado de bovinoj pro viando. Andy nomis la respondon de Tom Regan "la argumento vegetarana hamburgero".
 
Davis taksis, surbaze de studo kiu rakontis, ke la kvanto da kamparanaj musoj reduktiĝis je 25% hektare, ĉi tiu cifero inkluzivas migradon kaj naturan mortecon, post la rikolto. Davis taksis, ke dek bestoj po hektaro ĉiujare estas mortigitaj per agrikulturaj agadoj. Li argumentis, ke se ĉiuj 490.000 km2 da plugebla tero en la kontinenta [[Usono]] estus uzataj por vegana dieto, ĉirkaŭ 500 milionoj da bestoj mortus ĉiujare. Sed se la duono de ĉi tiuj kampoj estus uzata kiel paŝta tero por remaĉuloj kaj supozante, ke la tuta monda loĝantaro konsumas viandon, ĝi taksas, ke nur 900.000 bestoj jare mortus. Sekve, laŭ li, kaj laŭ la principo de malpleja damaĝo, ni devas ŝanĝi al dieto bazita sur viando de remaĉuloj anstataŭ plantdevena dieto.