Tria fluo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 7 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q539089)
Linio 5:
Schuller stampis la nocion en 1957 dum prelego ĉe Universitato Brandeis, por priskribi muzikon, kiuj kombinis erojn de eŭropida [[klasika muziko]] kaj de ĵazo kaj ligas je tio la "esencajn distingilojn kaj teknikojn de ambaŭ".<ref>n. Schatt, „Jazz“ in der Kunstmusik, p. 179</ref> Je tio temas pri la "interligo de du laŭ materialstato kaj arta sinkompreno alte evoluintaj sferoj"<ref>Herbert Hellhund, Third Stream. Zum Verhältnis eines strittigen Begriffs und einer mißverständlichen Sache. En: Ingrid Karl, Jazz op. 3. Die heimliche Liebe des Jazz zur europäischen Moderne. Vieno 1986, p. 45</ref>, tiel ke jen oni povas lasi flanken nure distrajn verkojn de ''simfonia ĵazo'' de [[Paul Whiteman]] kun iliaj pruntaĵoj el la klasikmuziko aŭ arĉinstrumente fonigitajn ĵazimprovizaĵojn.
 
Komponistoj kiel Robert Graettinger, kiu komponis por [[Stan Kenton]] komplikajn verkojn, aŭ Johnny Carisi povus validi kiel antaŭuloj de tria fluo. Kvankam ĉi tiu deirpunkto produktis kelkajn ekzemplajn verkojn kiel ''Epitaph'' de [[Charles Mingus]], ĝi tamen ne povis venki larĝafronte kaj restis flanka evoluo de la muzikhistorio. Instigantaj fortoj de ĉi tiu muzikstilo estis krom Schuller kaj Mingus inter alie [[Bill Russo]], [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]], Eddie Sauter, Don Ellis, Ran Blake kaj [[J. J. Johnson]]. [[Mátyás Seiber]] kaj John Dankworth verkis en 1958 kune la komponaĵon ''Improvisations für Jazzband und Orchester'', kio enhavis [[dekdutonismo]]n kaj [[Improvizado (muziko)|ĵazimprovizadojn]]; la programkajero pri la unua prezentado je Germanujo en 1965 taksas la pecon kiel „la plej sukcesa provo, subigi Novan Muzikon kaj ĵazon sub unu ĉapelo“.<ref>Citita laŭ [http://www.schott-musik.de/news/archive/show,3501.html Mátyás Seiber: Improvisations (Schott-Verlag)] </ref>
 
''„Se la ekira eŭforio de tria fluo jam malfortiĝis en la sesdekaj jaroj, tiam ĉefe pro du kaŭzoj: Unuaflanke restis disputata, kiel do nun estu formenda la plej konsekvence tiu ligo de ĵazo kaj pionira klasika muziko ... aliaflanke la komenca [[libera ĵazo]] surmontris alternativajn vojojn al malfermado de la rigidiĝintaj ritmaj, harmoniaj kaj formaj skemoj, kiuj al multaj ĵazaŭskultantoj ŝajnis esti pli evidentaj kaj logikaj ol la triafluaj partituroj riproĉitaj kiel „cerbecaj“ kaj „konstruitaj““.''<ref name="Wil">[[Peter Niklas Wilson]], Grundbegriffe der Neuen Musik und des Jazz. En: Franz Xaver Ohnesorg: Die Befreiung der Musik - Ein Einführung in die Musik des 20. Jahrhunderts, Bergisch-Gladbach, Gustav Lübbe Verlag, 1994, p. 337 -361</ref>