Kloropseedoj: Malsamoj inter versioj
Alois (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 13:04, 17 jul. 2006
La Kloropseedoj (Chloropseidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu familio estas unu genro kaj ok specioj. Kloropseedojn oni antaŭe kune kun la Egitinedoj (Aegithinidae) kaj la Irenedoj (Irenidae) enordigis en unu familion Irenidae.
Kloropseedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
thumb|300px| Chloropsis cochinchinensis | ||||||||||||
| ||||||||||||
| ||||||||||||
scienca nomo | ||||||||||||
Chloropseidae | ||||||||||||
Kloropseedoj estas disvastiĝintaj de Sudazio ĝis Sudorientazio kaj loĝas je malgrandaj grupoj en la supraj regionoj de la arboj en tropikaj arbaroj aŭ montarbaroj en alteco ĝis 1300 metroj. Sur la grundo oni malofterenkontas ilin. Iliaj kruroj proporcie al la korpo estas mallongaj kaj ilia beko longa. Ili posedas longan, verdan, densan plumaron, sed la inoj estas pli modestkoloraj. La maskloj sur la flugiloj kaj en la kaporegiono bluajn, ruĝajn aŭ flavajn kolormakulojn. Ilia manĝaĵo konsistas el insektoj, fruktoj, beroj, polenoj kaj nektaro.
Ili disponas pri larĝa skalo da tonoj, kiujn ili persiste recitas, kaj ili kapablas imiti la voĉojn de aliaj specioj. La plumarkoloro kaj la kantarto faras ilin satataj kaĝobirdoj en iliaj landoj.
specioj
- Kloropseo Chloropsis
- Chloropsis cyanopogon
- Chloropsis cochinchinensis
- Chloropsis venusta
- Chloropsis sonnerati'
- Chloropsis aurifrons
- Chloropsis hardwickii
- Chloropsis palawanensis
- Chloropsis flavipennis