Kloropseedoj: Malsamoj inter versioj

7 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
La '''Kloropseedoj''' (''Chloropseidae'') estas [[familio (biologio)|familio]] el la [[ordo (biologio)|ordo]] de la [[Paseroformaj birdoj]]. En tiu familio estas unu genro kaj ok specioj. Kloropseedojn oni antaŭe kune kun la [[Egitinedoj]] (''Aegithinidae'') kaj la [[Irenedoj]] (''Irenidae'') enordigis en unu familion ''Irenidae''.
 
Kloropseedoj estas disvastiĝintaj de [[Sudazio]] ĝis [[Sudorientazio]] kaj loĝas je malgrandaj grupoj en la supraj regionoj de la arboj en tropikaj arbaroj aŭ montarbaroj en alteco ĝis 1300 metroj. Sur la grundo oni malofterenkontasmalofte renkontas ilin. Iliaj kruroj proporcie al la korpo estas mallongaj kaj ilia beko longa. Ili posedas longan, verdan, densan plumaron, sed la inoj estas pli modestkoloraj. La maskloj sur la flugiloj kaj en la kaporegiono havas bluajn, ruĝajn aŭ flavajn kolormakulojn. Ilia manĝaĵo konsistas el [[insektoj]], [[fruktoj]], [[beroj]], [[polenoj]] kaj [[nektaro]].
 
Ili disponas pri larĝa skalo da tonoj, kiujn ili persiste recitas, kaj ili kapablas imiti la voĉojn de aliaj specioj. La plumarkoloro kaj la kantarto faras ilin satataj kaĝobirdoj en iliaj landoj.
2 735

redaktoj