Ŝtatlimo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ŝtatlimo''' estas [[Limo (apartigilo)|limo]], kiu definas internan teritorion de ĉiu [[ŝtato]]. Ĝi estas destinata pere de [[traktato]] kaj en tereno ĝi poste estas markita per [[limŝtono|limŝtonoj]], kolonoj aŭ [[bolardo]]j. La ŝtatlimoj eblas en plejparta plimulto de landoj oficiale transpaŝi nur en lokoj markitaj kaj al tio destinitaj kiel [[limpasejo]]j. Escepton kreas la tn. interna [[Schengen-spaco|schenghenaj limoj]] enkadre de [[Eŭropa unio|EU]]/[[EHP]], en kiuj validas aparta reĝimo kaj tiujn eblas transpaŝi (sen kontrolo) en ĉiu loko, escepte lokoj, kie tio estas rekte malpermesita, (ekz. [[nacia parko|naciaj parkoj]], [[armea spaco|armeaj spacoj]] aŭ lokoj, kiuj estas danĝeraj por vivo aŭ sano). Sed [[Schengen-spaco|landoj de la schengena interkonsento]] povas okaze de bezono de mallong-okaza kontrolo en siaj internaj limoj renovigi.
 
Ŝtatlimoj povas esti aŭ naturaj (orografiaj), kondukantaj ekz. sur montodorsoj aŭ tra akvofluoj, aŭ artefaritaj (geometriaj), kiuj kondukas senrilate al naturobstakloj. Tio povas okazi ekz. post fino de milito (limojn de [[Hungario]] destinis [[Trianona traktato]] kiel rezulton de milita malvenko de [[Hungara reĝlando]], simile estis kreita zono en [[Kipro]]). La artefaritaj ŝtatlimoj iam kondukas eĉ tra urboj ([[Český Těšín]]/[[Cieszyn]], [[České Velenice]]/[[Gmünd (Malsupra Aŭstrio)|Gmünd]], [[Komárno]]/[[Komárom]], [[Štúrovo]]/[[Esztergom]], [[Görlitz]]/[[Zgorzelec]], [[Rafah]], [[Nikozio]], [[El Paso (Teksaso)|El Paso]]/[[Ciudad Juárez]]). La geometriaj limoj estas ankaŭ la tn. limoj astronomiaj, destinitaj per [[meridiano]] aŭ per [[cirklo de latitudo]], kiel tio okazis ekz. ĉe parto de ŝtalimoj inter [[Usono]] kaj [[Kanado]]. Se estas dum estiĝo de nova ŝtato respektataj la devenaj administraj limoj (ekz. dum [[pereo de Ĉeĥoslovakio|divido de Ĉeĥoslovakio]]), oni parolas pri konservo de principo ''uti possidetis''.