Kapdoloro: Malsamoj inter versioj

44 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
kelkaj ligiloj aldonitaj
(kompleta redaktado kaj plivastigo)
(kelkaj ligiloj aldonitaj)
** '''hemikranio kontinua''': unuflanka kapdoloro restanta dum horoj aŭ eĉ tagoj. Hemikranio kontinua povas esti mildigita per indometacino.
* '''neŭralgio de la triĝemela nervo''': fulmrapide akriĝanta, mallongdaŭra doloro de unu flanko la vizaĝo. Koncernas regionon ennervigitan de unu el la tri branĉoj de la triĝemela nervo kaj ne ŝanĝas la lokon. La neŭralgio de la triĝemela nervo tamen povas ankaŭ esti sekundara, se ekzistas lezo ĉirkaŭ la triĝemela nervo kiel [[tumoro]] kaj aliaj, aŭ en la regiono de la [[cerba trunko]] ekzemple pro [[multloka sklerozo]].
* '''primara ponarda (glacipioĉetaglacipioĉa) kapdoloro''': ripetiĝantaj epizodoj de ege forta doloro kiel "trafita de glacipioĉeto[[Pioĉo|glacipioĉo]]" dum 1 sekundo ĝis pluraj minutoj sen aŭtonomaj simptomoj (kiel larmado, ruĝa okulo, nazŝtopiĝo). Tiuj kapdoloroj povas esti traktitaj per indometacino.
* '''primara tuskapdoloro''': komenciĝas subite ĝis minutojn post tusado, ridado, ternado k.s. kaj daŭras dum sekundoj ĝis 30 minutoj. Gravaj malsanoj (vidu la atentigilojn por sekundaraj kapdoloroj) devas esti forigitaj kiel ebla kaŭzo, antaŭ ol la diagnozo de "benigna" primara tuskapdoloro povas esti metita.
* '''primara fortostreĉa kapdoloro''': pulsa kapdoloro, kiu komenciĝas dum aŭ post sporta aktivado, daŭrante dum 5 minutoj ĝis 48 horoj. La mekanismo malantaŭ tiuj kapdoloroj estas neklara, eventuale streĉo kaŭzas dilaton de vejnoj en la kapo. Tiujn kapdolorojn oni povas eviti, se oni nur iom post iom pligrandigas la fortostreĉon. Ili povas esti traktataj kun medikamentoj kiel ekzemple indometacino.
Pliaj tipoj de sekundaraj kapdoloroj estas<ref name=":1" />:
 
* '''posttraŭmata kapdoloro''': oni distingas inter akuta kapdoloro tuj post la [[Traŭmato (medicino)|traŭmato]] kaj daŭra kapdoloro, kiu povas persisti dum semajnoj kaj jaroj post la traŭmato. Akcidentoj, el kiuj povas postsekvi posttraŭmata kapdoloro estas krania kontuzo, kraniotomio (operacio de la kapo kun forpreno de parto de la osto) distordo de la kola vertebraro.
* '''kapdoloro pro ne-infektaj [[Inflamo|inflamoj]]''': Kelkaj aŭtoimunaj malsanoj kiel [[sarkoidozo]] povas trafi ankaŭ la meningojn aŭ vaskulojn kaj tiel kaŭzi dolorojn. Ofta malsano inter ili estas la [[Tempio|tempia]] arteriito: inflama malsano de la muroj de mezgrandaj arteriaj ĉe maljunuloj (averaĝa aĝo 70 jaroj) kun [[febro]], kapdoloro, dolorigaj tempioj kaj ne palpebla pulso en la tempiaj arterioj. Ĝi estas relative ofte ligita kun reŭmatisma polimialgia.
* '''[[meningito]]:''' infekto de la meningoj kiu prezentiĝas kun febro kaj meningismo
* '''kapdoloro pro malsanoj de aliaj partoj de la kapo''': [[sinusito]], [[otito]] aŭ inflamo de la dentoj k.a. povas kaŭzi kapdolorojn, same kiel kelkaj malsanoj de la okuloj, ekzemple la akuta [[glaŭkomo]] kun fermita angulo (altigita premo en la okulglobo): kapdoloro kiu komenciĝas per okuldoloro, nebuleca vidaĵo, akompanata de naŭzo kaj vomemo. Dum kuracista ekzameno, la persono havos ruĝan okulon kaj ne-adapteblan, meze larĝan pupilon.
59

redaktoj