Kapdoloro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
kelkaj ligiloj aldonitaj
As eo (diskuto | kontribuoj)
e aldoneto al migreno
Linio 1:
'''Kapdoloro '''estas doloro en iu ajn regiono de la kapo aŭ nuko. Ĝi povas esti [[simptomo]] de pluraj [[Malsano|malsanoj]]. La medicina faktermino estas '''cefalgio '''(el la greka: κεφαλων (kefalon) „kapo“ kaj αλγος (algos) „doloro“).
[[File:Headache.png|thumb|Persono kun kapdoloro]]
 
[[Cerbo|Cerba]] histo mem ne estas sentema; sed multaj aliaj organoj kaj regionoj de la kapo posedas [[Ricevanto (biologio)|ricevantojn]] por transdoni dolorsenton. Origino de la doloroj povas esti ekzemple la periosto de la [[kranio]], [[muskolo]]<nowiki/>j, [[Nervo|nervoj]], [[Arterio|arterioj]] kaj [[Vejno|vejnoj]], [[Okulo|okuloj]], [[Orelo|oreloj]] kaj [[Sinuso (biologio)|sinusoj]]. Ekzistas kelkaj malsamaj klasifiksistemoj por kapdoloroj. La plej vaste agnoskita sistemo estas tiu de la Internacia Asocio pri Kapdoloroj (International Headache Society). Kapdoloro estas nespecifa simptomo, kio signifas, ke ĝi havas multajn eblajn kialojn.
Linio 21 ⟶ 22:
 
==== Primaraj kapdoloroj ====
90% el ĉiuj kapdoloroj apartenas al la primaraj kapdoloroj. Tiuj kutime aperas la unuan fojon en vivo, kiam homoj aĝas inter 20 kaj 40 jarojn. La plej oftaj specoj de primaraj kapdoloroj estas migreno kaj tensiaj kapdoloroj.<ref>Clinch C. Ĉapitro 28. Evaluation & Management of Headache - CURRENT Diagnosis & Treatment in Family Medicine, Third Edition (Lange Current Series): Jeannette E. South-Paul, Samuel C. Matheny, Evelyn L. Lewis. McGraw-Hill. 2011. ISBN 9780071624367</ref> Ili havas malsamajn karakterizaĵojn. '''[[Migreno]]''' tipe prezentiĝas kun pulsa, mez-forta aŭ forta doloro, ofte (sed ne nepre) unuflanke de la kapo, kaj estas akompanata de naŭzo, fotofobio (trosentemo al lumo) aŭ fonofobio (trosentemo al sono). Ekzistas pluraj subformoj de migreno, kaj - tipe por migreno, sed ne nepra simptomo - okazas tielnomata aŭro, kiu anoncas la kapdolorojn kaj povas prezentiĝi per vidperturbo aŭ aliaj aŭdaj au vidaj sensaĵoj.<ref>Poeck, K. & Hacke, W. Ĉapitro 16. "Kopfschmerzen und andere Gesichtsneuralgien" en Neurologie. Springer Medizin Verlag, Heidelberg 2006 </ref> '''Tensiaj kapdoloroj''' kutime prezentiĝas kun ne-pulsanta premo tutkapa, kvazaŭ tro mallarĝa bendo konstriktus la kapon. Ĝi kutime ne estas akompanata de kromaj simptomoj aliaj ol eventuale iomete da naŭzo.<ref name=":2">Hufschmidt, A. & Lücking, C. H. (eld.) Ĉapitro 2.25 Kopf- und Gesichtsschmerzen. Neurologie Compact, Georg Thieme-eldonejo, Stuttgart/New York. 2006</ref> Aliaj pli raraj specoj de primaraj kapdoloroj inkludas<ref name=":1">https://www.ihs-klassifikation.de/de/</ref>:
 
* '''Kapdoloroj kun aŭtonoma afekcio de la [[Triopa nervo|triĝemela nervo]]'''