Kapdoloro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
e plibonigitaj titoloj
As eo (diskuto | kontribuoj)
plispecifigo de tensia kapdoloro kaj migreno
Linio 23:
Kapdoloroj estas ĝenerale klasifikitaj kiel "primaraj" aŭ "sekundaraj". Primaraj kapdoloroj estas sendanĝeraj, ripetiĝantaj kapdoloroj ne kaŭzitaj de iu organa malsano aŭ strukturaj problemoj. Oni povus diri, ke la kapdoloro mem estas la malsano. Ekzemple, [[migreno]] estas speco de primara kapdoloro. Kvankam primaraj kapdoloroj povas kaŭzi fortan doloron kaj malbonigi la ĉiutagan vivon, ili ne estas danĝeraj. Sekundaraj kapdoloroj ekestas subaze de iu malsano, kiel infekto, kapvundo, vaskulaj malsanoj, cerbsangado aŭ tumoroj. Depende de tiu specifa kaŭzo ili povas esti aŭ danĝeraj aŭ sendanĝeraj. Certaj atentigaj simptomoj, la tielnomataj „ruĝaj flagoj“, indikas, ĉu kapdoloro povas esti danĝera: ekzemple se ĝi estas akompanata de neŭrologiaj simptomoj kiel ŝanĝiĝo de la konscio, malforto de membroj, problemoj kun ekvilibro, perturboj de vidkapablo.
 
==== Primaraj kapdoloroj ====
90% el ĉiuj kapdoloroj apartenas al la primaraj kapdoloroj. Tiuj kutime aperas la unuan fojon en vivo, kiam homoj aĝas inter 20 kaj 40 jarojn. La plej oftaj specoj de primaraj kapdoloroj estas migreno kaj tensiaj kapdoloroj.<ref>Clinch C. Ĉapitro 28. Evaluation & Management of Headache - CURRENT Diagnosis & Treatment in Family Medicine, Third Edition (Lange Current Series): Jeannette E. South-Paul, Samuel C. Matheny, Evelyn L. Lewis. McGraw-Hill. 2011. ISBN 9780071624367</ref> Ili havas malsamajn karakterizaĵojn. '''[[Migreno]]''' tipe prezentiĝas kun pulsa, mez-forta aŭ forta doloro, ofte (sed ne nepre) unuflanke de la kapo, kaj estas akompanata de naŭzo, fotofobio (trosentemo al lumo) aŭ fonofobio (trosentemo al sono). Ekzistas pluraj subformoj de migreno, kaj - tipe por migreno, sed ne nepra simptomo - okazas tielnomata aŭro, kiu anoncas la kapdolorojn kaj povas prezentiĝi per vidperturbo aŭ aliaj aŭdaj au vidaj sensaĵoj.<ref>Poeck, K. & Hacke, W. Ĉapitro 16. "Kopfschmerzen und andere Gesichtsneuralgien" en Neurologie. Springer Medizin Verlag, Heidelberg 2006 </ref> '''Tensiaj kapdoloroj''' kutime prezentiĝas kun ne-pulsanta premo tutkapa, kvazaŭ tro mallarĝa bendo konstriktus la kapon. Ĝi kutime ne estas akompanata de kromaj simptomoj aliaj ol eventuale iomete da naŭzo.<ref name=":2">Hufschmidt, A. & Lücking, C. H. (eld.) Ĉapitro 2.25 Kopf- und Gesichtsschmerzen. Neurologie Compact, Georg Thieme-eldonejo, Stuttgart/New York. 2006</ref> Aliaj pli raraj specoj de primaraj kapdoloroj inkludas<ref name=":1">https://www.ihs-klassifikation.de/de/</ref>:
 
'''Tensia kapdoloro''' havas dumvivan [[Prevalenco|prevalencon]] de inter 30-80% de la homoj.<ref name=":2">Hufschmidt, A. & Lücking, C. H. (eld.) Ĉapitro 2.25 Kopf- und Gesichtsschmerzen. Neurologie Compact, Georg Thieme-eldonejo, Stuttgart/New York. 2006</ref> Ne estas hereda malsano, tamen se unuagrada parenco suferas de tensia kapdoloro, la risko evului ĝin estas proksimume trifoje pli alta ol ĉe aliaj personoj. Tensiaj kapdoloroj kutime prezentiĝas kun ne-pulsanta premo tutkapa, kvazaŭ tro mallarĝa bendo konstriktas la kapon. Ĝi kutime ne estas akompanata de kromaj simptomoj, laŭ la kriterioj rajtas maksimume esti samtempe aŭ trosentemo kontraŭ lumo aŭ kontraŭ sono. Oni distingas la epizodan formon (en unu monato 15 tagoj kun kapdoloro, dum pli ol tri monatoj; la unuopa epizodo daŭras inter 30 minutoj kaj 7 tagoj) de la kronika formo (pli ol 15 tagoj de la monato dum pli ol tri monatoj, kapdoloro preskaŭ daŭra).[[File:Migraine aura.jpg|thumb|tipa vida aŭro ĉe migreno]]'''Migreno''' tipe prezentiĝas kun pulsa, mez-forta aŭ forta doloro, ofte (sed ne nepre) unuflanke de la kapo, kaj povas esti akompanata de naŭzo, vomemo, fotofobio (trosentemo kontraŭ lumo) kaj/aŭ fonofobio (trosentemo kontraŭ sono). Ofte la migrenon antaŭsimptomoj (prodromoj) antaŭiras horojn aŭ eĉ tagojn antaŭ la atako.<ref name=":2" /> Ili povas esti ekstrema apetito, malbona apetito, troaktiveco, ŝanĝoj de emocio. La migrenoatako mem sen medikamentoj daŭras 4-72 horojn. Ĝi povas krome komenciĝi per tielnomata aŭro, daŭranta inter 10 minutoj ĝis 1 horo. La aŭro konsistas plej ofte el vidperturboj kaj/aŭ el neŭrologiaj simptomoj, kiuj komplete foriras poste.
 
<nowiki> </nowiki>Ekzistas pluraj diversaj formoj de migreno, kelkaj el ili genetikaj. Ĉe unu el la formoj la paciento sentas nur la aŭron sen disvolvi poste la kapdoloron („migreno sen migreno“).<ref>Poeck, K. & Hacke, W. Ĉapitro 16. "Kopfschmerzen und andere Gesichtsneuralgien" en Neurologie. Springer Medizin Verlag, Heidelberg 2006 </ref>
 
Aliaj pli raraj specoj de primaraj kapdoloroj inkludas<ref name=":1">https://www.ihs-klassifikation.de/de/</ref>:
 
* '''Kapdoloroj kun aŭtonoma afekcio de la [[Triopa nervo|triĝemela nervo]]'''
Linio 41 ⟶ 47:
* '''monerforma kapdoloro'''
 
==== Sekundaraj kapdoloroj ====
Kapdoloroj povas esti kaŭzataj de perturboj de la kapaj aŭ nukaj organoj. Kelkaj el tiuj ne estas danĝeraj, kiel ekzemple cervikogena kapdoloro (doloro ekestiĝanta de la nukaj muskoloj), aliaj estas vivminacaj. '''Permedikamenta kapdoloro''' povas ekesti pro troa uzo de kontraŭdoloraj piloloj kiel triptanoj, opioidoj aŭ ne-steroidaj antireŭmiloj (NSAR), paradokse kaŭzantaj plimalbonigadon de kapdoloroj.