Eleŭzisaj Misteroj: Malsamoj inter versioj

43 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
AAld: + 2 kategorioj
(AAld: + 2 kategorioj)
'''Eleŭzisaj Misteroj''' estis inicaj ritoj kiuj okazis ĉiujare en [[Eleŭziso]], ĉirkaŭaĵoj de [[Ateno]], kaj estis konsekritaj al la diinoj [[Demetra]] kaj [[Persefona]]. De ĉiuj el la ritoj celebrataj en la antikva [[Grekio]], ili estis la plej gravaj. La eleŭzisaj misteroj komencis en la XVª jarcento a.K kaj daŭris ĝis la IVª jarcento p.K, kiam [[Teodozio]], la Granda (346-395), fermi, per dekreto, kaj detruis per batiloj, la paganajn templojn, por altrudi la kristanisman kulton kiel ŝtata religio. Tiuj ritoj daŭris du mil jarojn kaj atingis la Romian Imperion. La lastaj postsignoj de la Misteroj estis forviŝitaj en 396, kiam [[Alariko]], la Unua kaj la kristanoj, reĝo de la [[goto]]j, efektivigis, invandon, alportantaj la arianan kristanismon kaj profanantaj la antikvajn ritojn.
 
La eleŭzisaj misteroj celebris la revenon de [[Persefona]] el la regno de [[Hadeso]] (subtera mondo), kaj tio ankaŭ simboligis la revenon de la vegetaĵoj kaj de la tuta vivo sur la tero, post la vintro. Persofona manĝis la semon de [[granato]] kiam ŝi restis la submondo (sub la grundo, samkiel la semoj) kaj ŝia [[renaskiĝo]] reprezentas la resnakiĝon de la tuta vegetala vivo en la printempo, kaj respektive de la tuta vivo sur la tero.
== La Maĵoraj Misteroj ==
[[Dosiero:NAMA Triade éleusinienne.jpg|thumb|[[Demetra]] kaj [[Persefona]] celebrantaj la misteroj]]
Ses monatoj poste, en la monato ''Boedromiono'' (pli malpli 15ª de setembro ĝis la 15ª de oktobro), komencis, en [[Ateno]], la ĉefa parto de la Misteroj. Nur en la sanktejo de [[Eleŭziso]] oni povis havi la ''unuan'' kaj ''duan gradon'' de la inicado. La ''unua grado'' nomiĝis ''teleteo'', τελετή, kies signifo estas ''realigo'', ''plenumo'', ''elfaro''. Oni kredas ke la plejmulto sukcesis plenumi nur la ''unuan gradon''. La plena ''dua grado'', supereca, nomiĝis ''epoteio'', έποπτεία, ''supereca vido'', ''kontemplado'', ''la plena revelacio'', estis atingebla nur de veteranaj inicitoj. Malmultaj sukcesis atingi tiun gradon.
 
La antaŭfarado de la Maĵoraj Misteroj okazis en la templo de [[Demetra]] kaj [[Kora]], en [[Ateno]]. En la tago 13ª de ''Boedromiono'', la ''efeboj'' (junuloj 16-18 jaraj) ekiris al [[Eleŭziso]] kaj de tie alportis, en la tago 14ª tago, surveturile, zorge garditaj en malgradaj korboj, la sakralajn objektojn, kiujn portempe gardis, en la templo [[Eleŭziono]], la sacerdotinoj de [[Atena]].
En la 15ª tago, la inicitoj kunsidis kaj, post la instruado de la ''mistagogo'', la ''hierokerikso'', la sakrala heroldo, rememorigis al ili la malpermesaĵojn kiuj malebligis la inicadon. La 16ª tago estis konsekrita al la ĝenerala purigado: je la ripeta elvoko de la ''mistagogo'', αλαδε, μύσται, ''ek al la maro, inicitoj''!, ĉiuj ekkuris por purigi en en la salakvoj de [[Pozidono]]. Ĉiuj plonĝis en la maro, tenante enmane porkidon, kiu estis oferbuĉita omaĝe al la du diinoj, kiel faciliga ofero. Oni devas rememori, ĉi tie, ke tia oferbuĉo celis al fekundecon, ĉar la greka vorto κοιρος (''koiros'') signifis tiel porko, kiel ankaŭ la ina genera organo. En la 17ª kaj 18ª tagoj oni interrompis la antaŭfarajn ritojn, almenaŭ ekde la V jarcento a.K, ĉar oni celebris la kulton de [[Asklepio]]. La 19ª tago signalis la finon de la publikaj ceremonioj: je la mateniĝo, granda procecio ekiris de Ateno. Inicitoj, novuloj kaj granda homamaso akompanis la sacerdotinojn kiuj rekondukis al [[Eleŭziso]] la sakralajn objektojn alportitajn de la ''efeboj'' en la 14ª tago.
 
Kvazaŭ kapo de tiu gaja kaj brua procesio, iris veturilo kun la statuo de [[Iako]] (epiteto de [[Dionizo]]), kune kun ĝia respektiva sacerdoto, meze de entuziasmigaj elvokoj: Ιακχε, ώ Ιακχε! ''Iako, ho Iako''! ( Iako estis mistika nomo de Dionizo en la eleŭzisaj misteroj. Temas pri rita elvoko de la inicitoj kaj ĉi tiu elvoko fariĝis nomo de la dio. Eble [[Iako]] estis [[dajmono]], peranto inter Dionizo kaj [[Demetra]]). Vespere la procesio atingis la rivero [[Kefiso]] kaj, trairante ponton, kelkaj maskitaj inicitoj diris insultaĵojn kontraŭ potenculojn kaj eĉ kontraŭ aliaj inicitoj. Tiaj insultoj sur la ponto nomiĝis γεφυρισμοί (''gefirismoj'' - oni ne bone komprenas la signifon de tiuj skoldoj sur la ponto de la rivero [[Kefiso]]). Nokte, kun torĉoj enmane, la inicitoj alvenis [[Eleŭziso]]n. Eble ili konsumis parton de la nokto dancante kaj kantante omaĝe al la du diinoj. La 20ª tago estis konsekrita al rigora fasto kaj sinoferoj, sed tio, kio okazis en la interno de la sanktejo kaj en la τελεστήριον, ''telesteriono'', loko en la sanktejo, kie konsumiĝis la misteroj, oni preskaŭ scias nenion. Oni nur scias ke la ''teleteo'', la unuagrada inicado, kiu okupis la tago 21ª, enhavis eble tri elementojn: δρώμενα (''dromeno''), λεγόμενα (''legomeno'') kaj δεικνύμενα (''dejknimeno''). La unua, ''dromeno'', estis akto, eble scenigo de la mito de la diinoj: kun torĉoj enmane, la inicitoj rememoris la serĉon al [[Kora]] far [[Demetra]]. La inicitoj, oni kredas, en la scenigo, vagadis senespere tra la mallumo serĉe al la filino de [[Demetra]], ili renkontis la noktajn fantomojn kaj la inferajn monstrojn, sed subite forpelis ĉi tiujn prilumante la vastajn kampojn antaŭ siaj okuloj. La dua elemento, ''legomeno'', koncernis al liturgiaj formuloj kaj vortoj nur parolataj de la inicitoj, kaŭze ke nur la grekparolantoj povis partopreni en la inicado. La celo de tiu inica fazo estis veki en la inicito specialan animstaton, kiel bone komentis pri tio Aristotelo:
 
τούς τελουμένους ού μαθεϊν τι δεϊ, άλλά παθεϊν καί διατεθήναι (''ne estas necesa ke la inicatoj lernu ion, sed ke ili spertu kaj kreu determinitajn internajn dispoziciojn'').
 
La tria kaj lasta elemento de ''teleteo'', ''dejknimeno'', kiun oni povas traduki kiel: ''ago montri'' aŭ ''tio kio estas montrita''. Oni kredas ke pritraktas pri kontemplado de la sakralaj objektoj.
Finfine, la 22ª tago estis konsekrata al la ''epopteo'', la supera vizio, la konsumiĝo de la Misteroj. La plej grava ceremonio komencis per la [[hierogamio]], la dia geedziĝo, kies rolo partoprenis la [[hierofanto]] kaj la sacerdotino de [[Demetra]]. Oni rakontas ke estis sekreta kaj subtera ĉambro en la mallumo, kie, post la estingiĝo de la torĉoj, okazis la [[hierogamio]] inter la [[hierofanto]] kaj la sacerdotino. Post la konsumiĝo de tia sakrala geeziĝo, la inicitoj, rigardĉiele, diris laŭtvoĉe: ''Pluvo!'' Kaj rigardante nun al la tero, diris: ''Koncipu!''
 
*La inicitoj kiu atingis la ''epopteon''.
=== Interpretoj de la mito ===
*Tio estis la granda mesaĝo de la eleŭzisaj misteroj, kiu fundamentiĝas en tiu ligilo inter la patrina sino kaj la profudaĵoj de la Patrino-Tero. La religia signifo de la spiko el [[tritiko]], certe, rilatas al la natura sento de harmonio inter la homa ekzisto kaj la vegetala vivo, ambaŭ submetiĝas al la samaj transformiĝoj. Mortintaj en la sino de la tero, la grajnoj el tritiko, estas promeso de novaj spikoj.
[[Kategorio:Helena mitologio]]
 
[[Kategorio:Religio]]
 
 
201 405

redaktoj