28-a de aprilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1941-kompletigo
→‎Eventoj: 1942-kompletigo
Linio 32:
** [[1941]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] en multaj urboj de [[Varto]]-Lando en publikaj ejoj legitimis polojn por kontroli labordokumentojn; en [[ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] estis 34 germanaj antaŭlernejoj, al kiuj frekventis ĉirkaŭ mil infanoj, kaj laboris en germana [[administrado]] 130 000 polaj laboristoj; en [[Aŭŝvico]] mortis [[pastro]] Zygmunt Surdecki, arestita en [[Lublin]] pro helpo al judoj
** [[Aleksandrio]]: premiero de la usona filmo de [[Charlie Chaplin]] "Granda [[Diktatoro]]" favore al Pola Sav-Agado - 1200 kolektitajn [[piastro]]jn oni transdonis al rifuĝintaj poloj kaj polaj judoj; en [[Edinburgo]] okazis organiza kunveno de Pola-[[Skotlando|Skota]] Societo por daŭrigo de kunlaboro ekde la 16-a jarcento; en [[Londono]] malfermo de militaj desegnaĵoj de pola-angla artisto Feliks Topolski; [[batalo de Atlantiko]]: germana [[submarŝipo]] ''U-65'' estis sinkigita en la norda [[Atlantiko]] de la brita [[destrojero]] ''HMS Douglas'' - pereis la tuta, 50-membra skipo; '''[[genocido|genocida]] kampanjo kontraŭ [[serboj]] komenciĝis en [[Kroatio]]''' - [[Ustaŝe]]-movado [[masakro|masakris]] ĉirkaŭ 190 personojn en vilaĝo Gudovac, proksime al [[Bjelovar]]; [[Mediteraneo]]: operaco por plifortigo de [[Malto]] finita - post 5 tagoj de la [[ferdeko]] de "Ark Royal" startis 23 [[ĉasaviadilo]]j, kiuj atingis la [[Malto (insulo)|insulon]]; Defend-Komitato decidis defendi [[Kreto (insulo)|Kreton]]; Civila Komisarejo de [[Montenegro]] kreiĝis kaj ekfunkciis Provizora Administra Komitato, kreita de [[separismo|separistoj]]; [[Balkana kampanjo|Balkana Fronto]]: al la ferdekoj de [[krozŝipo]] "Ajax" kaj 4 [[destrojero]]j enŝipiĝis novzelanda 6-a Brigado de Infanterio, la lasta brita [[liniŝipo]] sur la kontinento
** [[1942]]: '''Diversaj germanaj policaj unuoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Nowy Sącz]] ĉirkaŭ 280 personojn''', en [[Maków Podhalański]] kelkdekon de [[judoj]] kaj poloj, en [[Ostrowiec Świętokrzyski]] 32 judojn, en [[Rzeszów]] ĉirkaŭ 30 judojn, en Krościenko 12 personojn; en [[Poznań]] [[germanoj]] [[senkapigo|senkapigis]] 6 polojn; [[gestapo]] arestis en la tagoj 27-a kaj 28-a de aprilo ĉirkaŭ 100 membrojn de pola[[Pola rezistaRezistomovado]]; movado[[distrikto Bialski]]: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj forprenis 500 [[kilogramo]]jn da [[sukero]] el germana transporto
** [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: [[Ruĝa Armeo]] alinomis Transkaŭkazan Militaran Areon al Transkaŭkaza Fronto
** [[1943]]: '''Germanaj regopovoj fondis en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] [[divizio]]n [[SS (organizaĵo)|SS]]-"Galizien" konsistantan el miloj de [[ukrainoj]]'''; en [[malliberejo]] de [[Katowice]] germanoj [[ekzekuto|ekzekutis]] 11 personojn; [[Holokaŭsto]]: [[Gestapo]] sendis de [[Bjalistoko]] 490 personojn al [[koncentrejo]] Stutthof (ene de [[Libera Urbo Dancigo]]); germanaj regopovoj en periodo de la 11-a de marto ĝis la 28-a de aprilo [[deportado|deportis]] de Varto-Lando al trudlaboro en [[Francio]] 18 115 polojn
** Invitita de germanaj regopovoj '''grupo de internaciaj spertuloj pri [[jurmedicino]] kaj [[kriminologio]] alvenis al [[Katin]], sub gvido de hungara eminenta [[patologio|patologo]] [[Ferenc Orsós]]''' - membroj de la komisiono estis poste serĉataj kaj murdataj de [[stalinismo|stalinistoj]] kiel atestantoj kaj pruvintoj de la soveta [[masakro de Katin|krimo de polaj oficiroj]] (kelkdeko de miloj da [[militkaptito]]j sekrete enterigitaj en pluraj mortokavoj)