Jean-Jacques Rousseau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 32:
Rousseau eniris en la historio de la idearo per siaj mallongaj eseoj: ''[[Discours sur les sciences et les arts]]'' ([[Diskurso pri sciencoj kaj artoj]], 1750) kaj ''[[Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes]]'' ([[Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj]], 1755), frontante la [[Natura stato|naturan staton]] kiu faris la feliĉon de la homaro al la socia stato, fonto de ĝenerala malfeliĉo. Kontraŭanto de la filozofio de [[Thomas Hobbes|Hobbes]], li komprenas, ke reveno al la origino maleblas kaj entreprenas meditadon pri la funkciado de socio [[Demokratio|demokratia]] bazita sur la ''[[Du contrat social|socia kontrakto]]'' (1762) laŭ kiu la [[Suvereneco|suverena popolo]] organizas la kolektivan vivon. Rousseau proponis ankaŭ, per ''[[Émile, ou De l'éducation]]'' (1762), meditadon pri [[edukado]], kiu laŭ li devas apogi sin sur la rezervo de la naturaj kvalitoj de la infano kaj certigi ĉefe liajn praktikajn kapablojn anstataŭ librecaj scioj.
 
En la tereno [[literaturo|literatura]], la kontribuo de Jean-Jacques Rousseau estas same grava per sia verko ''[[Julie ou la Nouvelle Héloïse]]'' ([[La nova Helojzo]], 1761), letera [[romano]] laŭ la angla modelo du ''[[Pamela; or, Virtue Rewarded]]'' de [[Samuel Richardson]], kiu estos unu de la plej vendataj verkoj de la jarcento alloge per sia [[Antaŭromantismo|antaŭromantisma]] priskribo de la [[amo|ama sento]] kaj de la [[naturo]]. ''[[Les Confessions (Rousseau)|Les Confessions]]'' ([[Konfesoj (Rousseau)|Konfesoj]], verkitaj inter 1765 kaj 1770, kun postmorta publikigo en 1782 kaj 1789) kaj ''[[Les Rêveries du promeneur solitaire]]'' ([[Revoj de solula promenanto]], verkitaj en 1776-1778, publikigitaj en 1782) estas konsiderita fondo de la ĝenro de la [[membiografio]] per montrado de la sentoj la plej intimaj.
 
Inter aliaj, Rousseau profunde influis [[Kantio]]n, [[Robespiero]]n, [[Goeto]]n, [[Tolstoj]]on kaj tute alisence [[Pol Pot]]on. Vidu ankaŭ la temon de la [[Nobla sovaĝulo]]. Modernaj avataroj de la problemaro starigita de li estas [[fundamenta ekologismo]], [[Primitivismo|primitivisma movado]], kaj la ideoj de [[Ted Kaczynski]]. Ĝenerale temas pri influo en la fako de la [[politika filozofio]] per meditado pri la koncepto de [[demokratio]], krom la kreado de nova sentiveco en la fako de [[literaturo]], kio kondukos al [[Romantismo]].