Borso de Dako: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Borso de Dako''' (en bengala lingvo: ঢাকা স্টক এক্সচেঞ্জ Dhaka stôk ekschenj), kun sidejo en Motijheel, Dako, estas unu el la du...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:50, 29 apr. 2019

La Borso de Dako (en bengala lingvo: ঢাকা স্টক এক্সচেঞ্জ Dhaka stôk ekschenj), kun sidejo en Motijheel, Dako, estas unu el la du borsoj de Bangladeŝo (la alia estas la Borso de Ĉitagongo). En 2015, la kombinita merkata kapitaligo de listitaj kompanioj en la Daka borso atingis ĉirkaŭ 40 mil milionoj da usonaj dolaroj.[1]

La administracio kaj funkciigo de la Daka Borso estas farita de stabanaro de 25 membroj el direktoraro. Inter ili 12 estas elektitaj el membroj de la Borso, alia 12 estas selektitaj el diversaj komercfakoj kaj elstaraj organizoj.

Notoj

  1. "Recent Market Information". DSE. 4a de septembro 2018. Alirita la 30an de aprilo 2019.

Eksteraj ligiloj