Pizo (planto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pdc:
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 1 komunejoj
Linio 24:
|}
|}
La ĝardena '''pizo''' (''Pisum sativum'' L.) aŭ manĝaĵa pizo estas [[planto]][[specio]] el la [[familio]] de [[fabacoj]] (guŝacoj, Fabaceae, Leguminosae), subfamilio [[papiliofloruloj]] (Faboideae). Oni nomas pizo la tutan planton kaj mallonge la grajnon de la piza planto (tio validas por aliaj specioj de pizo en la genro „pisum”).
 
La pizo venas verŝajne el [[Anatolio]] kaj estas jam ekde jarmiloj grava [[utilplanto]]. Oni jam trovis pizojn dekmil-jarajn ĉe arkeologiaj fosaĵoj en okcidenta Azio.
 
La pizo estas unujara, moltiga, [[polenado|mempolenita]], la plimulto de la specoj estas longtaguloj. Pizo estas ankaŭ grimpanta planto, kiu en konvenaj kondiĉoj povas kreski eĉ je 2 m. Ĝi havas pinatajn foliojn, finiĝantajn per [[ĉiro]], grandajn foliecajn [[stipulo]]jn, florojn unuopajn aŭ malmultajn ĉe la folianguloj.
 
La specoj (variantoj) havas diversajn vegetajn tempojn, kiuj estas karakterizeblaj per [[varmosumo]]j.
 
La verdaj [[guŝo]]j, falŝe nomata kelkfoje "[[silikvo]]j", estas longaj ĝis 10 cm kaj entenas rondajn, 5 ĝis 7 mm grandajn [[grajno]]jn, kiuj sekiĝante povas esti randaj.
 
La pizo estas hodiaŭ dismonde kulturata kaj freŝe (krude aŭ kiel kuirita [[legomo]]) aŭ seke uzata. Ekzistas eĉ [[speco]]j, kies junaj guŝoj estas manĝeblaj. Oni uzas la pizojn kiel kompletan semon (kun semoŝelo) aŭ duonan pizon (kiam oni forigas la semoŝelon). La duonigitaj pizoj estas iomete pli multekostaj, sed pli rapide kuiriĝas. La sekaj pizoj estas verdaj aŭ flavaj.
Linio 38:
Oni povas diferenci tri specogrupojn:
*'''Ŝelpizo''' (''Pisum sativum L. convar. sativum'') havas glatŝelan semgrajnon. Ties seka grajno uzatas ĉefe por kuirado.
*'''medola pizo''' (''Pisum sativum L. convar. medullare Alef. emend. C.O. Lehm'') havas en matura stato ŝrumpan grajnon, kiu enhavas sukeron (6-9 %, preskaŭ senescepte [[saĥarozo]]) kaj gustas dolĉa. Ĝi uzatas por konservado (por ujoj oni preferas la helajn variantojn) kaj frostigo (malhelajn). Ili ne uzeblaj por kuirado, ĉar ili restas malmolaj. Ekzistas ankaŭ glatgrajnaj medolaj pizoj, kiujn oni ne apenaŭ povas diferenci de la ŝelpizoj.
*'''sukerpizo''' (''Pisum sativum L. convar axiphium Alef emend. C.O. Lehm'') ne havas [[pergameno|pergamenan]] tavolon en la [[guŝo]] kaj ne iĝas ledeca. Oni konsumas ilin kun la karneca, dolĉa kaj dika [[guŝo]] kun la nematuraj grajnoj. Plimulto havas ŝelpizan grajnon kaj nur malmultaj medolpizan grajnon.
 
 
[[Kategorio:Legomoj]]
<br clear=all>
{{Commons|Pisum sativum}}
 
 
[[en:Pea]]
[[de:Erbse]]
[[en:Pea]]
[[fr:Pois]]
[[pdc:Aerbs]]
[[ja:???????]]
[[nl:Erwt]]
[[rupdc: ГорохAerbs]]
[[ru:Горох]]
[[sv:Ärta]]