5-a de majo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: aresto de Sacco kaj Vanzetti
→‎Eventoj: 1940-kompletigo
Linio 30:
* [[1939]]: '''Pola ministro pri eksterlandaj aferoj [[Józef Beck]] forĵetis en [[Sejmo (Pollando)|parlamenta]] parolado postulojn de [[Germanio]] pri enigo de [[Gdańsk]] al [[Nazia Germanio]] kaj fikso de [[pola koridoro]]''' dirante ''Ni en Pollando ne konas [[nocio]]n pri la [[paco]] por ĉia prezo''
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: '''Al [[Varsovio]] alvenis [[Heinrich Himmler]], kiu postulis venigi de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] al [[koncentrejo]]j 20 mil homojn, krome li ordonis enlaborigi [[poloj]]n en [[Nazia Germanio]] por ilin germanigi'''; en [[Vilno]] [[litovoj|litova]] polico senkaŭze batis per bastonoj polojn elirantajn de [[preĝejo]]j; [[Pola Rezistomovado]]: [[Asocio de Armita Batalado]] sub la [[soveta invado en Pollandon|soveta okupado]] estis subigita al generalo [[Stefan Rowecki]], restanta en [[Varsovio]] sub la [[invado en Pollandon|germana okupado]]
** En [[Sachsenhausen]] estis murdita Tomasz Zakryś, vicprezidanto de [[Mazurio|Mazuria]] Popola Asocio - lia filo pereos sekvontjare en [[koncentrejo Dachau]]; [[Adolf Hitler]] denove prokrastis atakon al [[Okcidenta Eŭropo]] ĝis la 8-a de majo
** [[1941]]: '''[[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en [[Lublin]] ĉirkaŭ 100 personojn'''; [[Varsovio]]: en la urbo aperis propagandaj tabuloj kun karikaturo de [[Winston Churchill]] kaj laŭvorta traduko de la [[germana]]: ''Churchill. Subbruliganto de la mondo n-ro 1. Li alportis teruran malfeliĉon por la tuta Eŭropo'' - post kelkaj tagoj Organizaĵo de Eta [[Sabotado]] "Wawer" surmetis [[karikaturo]]jn de [[Hitler]] kun la teksto: ''kiu tiu estas?''
** Etiopa imperiestro [[Haile Selassie]] revenis al [[Adis-Abebo]]; [[Londono]]: prezidento de Pollando [[Władysław Raczkiewicz]] dankis en la letero al Winston Churchill pro lia radia alparolo al Pollando en la [[3-a de majo]]