Argentino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 310:
Dum ankoraŭ estis la peronismo malpermesita kaj la eksprezidento Frondizi arestita,<ref>http://www.elhistoriador.com.ar/biografias/f/frondizi.php Arturo Frondizi, El Historiador, alirita la 29.an de oktobro 2013, Pigna, Felipe.</ref> en 1963 estis elektita kiel registo [[Arturo Umberto Illia]] ([[Unión Cívica Radical|UCRP]]), kiu same estos elpostenigita de militista puĉo en [[1966]], kio kondukos al regado de Onganía.
 
Lia diktaturo, la unua el tri kiuj formis la memnomitan [[Argentina Revolucio]] (1966-1973), okazigis la kreskon de la politika perforto, el kiu la [[Kordobaĵo]] estis unu el la plej elstaraj eventoj.,<ref>url=http://web.archive.org/web/http://www.cema.edu.ar/ceieg/arg-rree/14/14-001.htm Capítulo 66: La revolución argentina (1966-1973), alirita la 6-an de julio 2008, Universidad del CEMA</ref> kaj ankaŭ la [[Rosariaĵo]]. Atakita de popola insurekcio, la diktaturo organizis balotan eliron kun partopreno eĉ de la peronismo (sed malpermesante ankoraŭ la kandidatiĝon de Perón).
 
En [[1973]] la peronismo estis legalizita kaj venkis en la prezidenta balotado. Post la rezigno de la prezidento [[Héctor José Cámpora]], [[Juan Domingo Perón]] estis elektita prezidento la trian fojon, sed li mortiĝis post malpli ol unu jaro. Sukcedis lin sia vicprezidentino kaj tria edzino, nome [[María Estela Martínez de Perón]], kies regado karakteriziĝis pro akcela deterioro de la interna situacio, produkto de la [[naftokrizo de 1973]] kaj la ĝenerala politika perforto.<ref>http://www.pagina12.com.ar/diario/elpais/subnotas/79048-25506-2007-01-13.html “Una débil mujer”, alirita la 6-an de julio 2008, Susana Viau, 13-a de januaro 2007, ''Página/12''.</ref>