Artropodoj: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 8 monatoj
sen resumo de redaktoj
|komunejo =
}}
La '''artropodoj''' aŭ '''artikpieduloj''', [[latine]] ''arthropoda'', origine [[greke]] αρθρόποδα [arthropoda] el arthro-, kuniĝoartiko + podos, piedo<ref>La [[N.B.N.]]-nomo estas *Abelfilumanoj*</ref> estas subaro de la [[duflankulo]]j. Ili ne havas [[spino]]n, kaj havas ĝenerale malmolan ŝelon. Nome temas pri [[senvertebruloj|senvertebraj]] [[animalo]]j kiu havas [[eksoskeleto]]n (ekstera [[skeleto]]), segmentan korpon, kaj artiklitajn [[Membro (anatomio)|membrojn]] (parigitaj membroj). Artropodoj formas la [[filumo]]n '''Arthropoda''', kio inkludas la [[insekto]]jn, [[araneedoj]]n, [[miriapodo]]jn, kaj [[krustacoj]]n.
 
Artropodoj estas karakterizitaj per siaj artiklitaj membroj kaj [[kutiklo]] farita el [[kitino]], ofte mineraligita per [[kalcia karbonato]]. La artropoda korpoformo konsistas el segmentoj, kiu havas po paron de [[Membro (anatomio)|membroj]]. La rigida kutiklo malhelpas kreskon, kaj tiele artropodoj anstataŭas ĝin periode pere de [[mudo]]. Ties adaptablo permesis al ili iĝi la plej speci-riĉaj membroj de ĉiuj speicaroj en plej medioj. Ili havas ĉirkaŭ milionon da priskribitaj specioj, kio faras ĝin pli ol 80% el ĉiuj priskribitaj vivantaj bestospecioj, kelkaj el kiuj, malkiel plej animaloj, estas tre sukcesaj eĉ en sekegaj medioj.
108

redaktoj