Veganismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 102:
 
=== Mortintaj bestoj dum rikolto ===
[[dosiero:WildRat.jpg|eta|maldekstra|250px|Rato apartenanta al [[Bruna rato|bruna rato ''(Rattus norvegicus)'']] en ne-urba medio.]]
Steven Davis, instruisto pri bestosciencoj de la [[Universitato de Oregono]], demandis la filozofon [[Tom Regan]] en 2001 pri la diferenco inter mortigo de kamparana muso dum rikoltado de manĝaĵo kaj mortigo de porko por manĝado. La respondo de Regan estis io, kion Davis nomas "principo de malpleja damaĝo", laŭ kiu oni devas elekti manĝaĵojn, kiuj mallonge kaŭzas la plej malgrandan damaĝon al la plej malgranda nombro de bestoj. Davis argumentis ke planto-bazita dieto povas kaŭzi pli da mortoj ol dieto kiu enhavas viandon de herb-nutritaj [[remaĉuloj]].
 
Linio 108:
 
Davis taksis, surbaze de studo kiu rakontis, ke la kvanto da kamparanaj musoj reduktiĝis je 25% hektare, ĉi tiu cifero inkluzivas migradon kaj naturan mortecon, post la rikolto. Davis taksis, ke dek bestoj po hektaro ĉiujare estas mortigitaj per agrikulturaj agadoj. Li argumentis, ke se ĉiuj 490.000 km2 da plugebla tero en la kontinenta [[Usono]] estus uzataj por vegana dieto, ĉirkaŭ 500 milionoj da bestoj mortus ĉiujare. Sed se la duono de ĉi tiuj kampoj estus uzata kiel paŝta tero por remaĉuloj kaj supozante, ke la tuta monda loĝantaro konsumas viandon, ĝi taksas, ke nur 900.000 bestoj jare mortus. Sekve, laŭ li, kaj laŭ la principo de malpleja damaĝo, ni devas ŝanĝi al dieto bazita sur viando de remaĉuloj anstataŭ plantdevena dieto.
[[dosiero:Spanish Ibex Portrait.jpg|eta|250px|Remaĉulo ([[Pirenea kapro|Pirenea kapro ''(Capra pyrenaica victoriae)'']])]]
La analizo de Davis estis refutita en 2003 fare de Gaverik Matheny en la Gazeto pri Agrikulturo kaj Media Etiko. Matheny argumentis ke Davis miskalkulis la nombron de mortintaj bestoj kaj bazigis siajn figurojn pri la kvanto de tero prefere ol pri la nombro de konsumantoj kaj limigis sian analizon al herb-manĝigitaj remaĉuloj, anstataŭ la bestoj enfermitaj en farmoj je industriaj skaloj. Li ankaŭ diris, ke Davis egaligis vivon kun [[vivkvalito]], enfokusiĝante sur la ciferoj anstataŭ la damaĝo kaj sufero kaŭzita al la breditaj bestoj por la produktado de nutraĵoj, inter tiuj damaĝoj troviĝas: stampado, senkornigo, kaj [[kastro]], vivo en malliberejo, transportado sen manĝaĵoj kaj akvo, rekte al buĉejo. Matheny argumentis ke «eble vegetarismo permesas al la bestoj havi pli bonkvalitan vivon»