Margaret Zaleski-Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Katalin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Katalin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
'''Margaret Zaleski-Zamenhof''' (denaske Małgorzata Wanda Zaleska Zamenhof, 15a de oktobro 1958, Varsovio) estas pranepino de la kreinto de [[Esperanto]] nome [[Ludoviko Lazaro Zamenhof]] kaj filino de ties nepo [[Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof]].
 
Ŝi naskiĝis kaj vivis ĝis sia 15a jaraĝo en [[Varsovio]], kaj poste transloĝiĝis al [[Francio]], kie ŝi studis [[medicino]]n. Ŝi estas ĝenerala [[kuracisto]] kaj tabakologo. Loĝas kaj laboras en Parizo. Ŝi eklernis Esperanton en [[2015]], ĵus antaŭ la [[UK 2015|UK]] en [[Lillo]], kiam ŝia patro festene transdonis al ŝi kaj al ŝia fratino Hanna ZaleskiZaruski-Zamenhof la honoron reprezenti la Zamenhof-familion en la kongresoj kaj Esperanto-aranĝoj.
 
Margaret partoprenis UK-ojn en [[Bjalistoko]] ([[UK 2009|2009]]), Lillo (2015), [[Lisbono]] ([[UK 2018|2018]]) kaj partoprenos la kongreson en [[Lahtio]] ([[UK 2019|2019]]), kie ŝi gvidos ankaŭ atelieron pri tio, kiel dekutimiĝi pri fumado.