Semela: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: bg, da, de, et, fi, fr, it, ja, lt, nl, pl, ro, ru, sv, tr, zh Modifying: pt
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Gustave Moreau 004.jpg|thumb|200px|[[Zeŭso]] kaj Semela, Ressam:[[Gustave Moreau]]]]
'''Semela''', el la gr. Σεμελη, laŭ la [[helena mitologio]], estis filino de [[Kadmo]] kun [[Harmonia]], reĝo kaj reĝino de [[Tebo]]. El la [[frigio]]-traka ξεμελώ, ''dzemeló'', ''tero'', ''terpatrino''; antaŭ ol la dominado de la olimpaj dioj, ŝi estis pradiino, hipostazo de la [[Granda Patrino]]. Ŝi estis patrino de [[Dionizo]], la dio de la vino kaj de ekstazo. Ŝi estis la plej bela el la fraŭlinoj dediĉataj al [[Zeŭso]]. Oni supozis ŝin blondan kaj pro tio oni rilatigis ŝin al la blankvino.
 
La princino kaj [[Zeŭso]] sekrete renkontiĝis en la palaco. [[Hera]], la suspektema edzino de la olimpestro, alivestiĝis kiel la servistino de Semela, la maljuna [[Beroa]], kaj alvenis al ŝi. La ĵaluza edzino, do, provis igi la amantinon rezigni sian amaferon. Sensukcese, ŝi decidis venĝi sin kontraŭ la kromamantino de sia edzo. Ŝi komencis, do, konvinkante Semelan pri tio ke ŝia amanto ne estis la Patro de la dioj, sed nur ordinara homo kiu profitis de ŝia naiveco, kaj ke ŝi, nepre, devu peti de li pruvon de lia dieco.
 
''Dirinte tion, stariĝis de sia trono
 
Finfine konvinkita, Semela petis al [[Zeŭso]] pruvon de sia dieco, ke li prezentu al ŝi laŭ sia tuta majesto kaj gloro. La amanto, tamen avertis ŝin pri la danĝero de tiu peto, ĉar neniu mortemulo postvivus tian eksterordinaran sperton, sed promesinte, ĉe la riviero [[Stikso]], neniam negi ian ajn peton de la amatino, li konsentis kaj montriĝis al ŝi je sia tuta grandiozeco kaj gloro. La sperto estis fatala. La fulmoj kaj tondroj eliĝintaj de la potenco de la olimpa dio bruligis la palacon kaj karbonigis la princinon.