Algovio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo
e ligiloj
Linio 1:
La '''Algovio''', germane ''Allgäu'', estas la regiono en la sudo de la bavara administra distriktaro [[Ŝvabio (administra distriktaro)|Ŝvabio]], kaj ankaŭ eta parto de [[Baden-Virtembergo]]. Ankaŭ parto de la '''Algovio''' estas [[Jungholz (Aŭstrio)|Jungholz]] [jungholc] (en [[Tirolo (Aŭstrio)|Tirolo]]) kaj [[Kleinwalsertal]] (en [[Forarlbergo]]). La nomo devenas de la maljunaltgermana ''alb'' = [[monto]], [[montherbejo]] kaj de mezaltgermane ''göu'', kio signifas ''regiono, pejzaĝo'' sed ankaŭ en la senco de estradejo.
 
== Ĝenerale ==
En la '''Algovio''' loĝas pli ol 500'000 homoj. La regionaj limoj de la '''Algovio''' ne estas tiel klaraj kiel la politikaj limoj. Propra ĉefurbo por la tuta Algovio ne ekzistas.
Oni disigas la '''Algovion''' (historie laŭ la radikiĝintaj dialektoj) en kvar partoj:
* La [[Supra Algovio]] en la sudo, en kio estas la [[distrikto Oberallgäu]] [ober-algoj], "supra Algovio", [[Jungholz (Aŭstrio)|Jungholz]] [jungholc] (en [[Tirolo (Aŭstrio)|Tirolo]]), la [[Eta ValservaloKleinwalsertal]] (en [[Forarlbergo]]) kaj la eksterdistrikta urbo [[Kempten (Algovio)|Kempten]], kio estas la plej granda algovia urbo kaj pli/malpli la mezo de la '''Algovio'''.
* La [[Okcidenta Algovio]] en la okcidento, kio estas granda parto de la distrikto [[Lindau (Konstanca Lago)|Lindau]] kaj eta parto de la distrikto [[Ravensburg]], pli ekzakte la eksdistrikto de [[Wangen im Allgäu|Wangen en Algovio]].
* La [[Suba Algovio]] en la nordo, en kio estas la [[distrikto Unterallgäu]] [unter-algoj], "suba Algovio", kaj la eksterdistrikta urbo [[Memmingen]]. La norda parto de la Suba Algovio laŭ kulturo jam estas pli ŝvaba ol algovia.
* La [[Orienta Algovio]] en la oriento, en kio estas la [[distrikto Ostallgäu]] [ost-algoj], "orienta Algovio", kaj la eksterdistrikta urbo [[Kaufbeuren]].
 
=== KomonumojKomunumoj en la Algovio ===
Interalie: [[Bad Wurzach]] - [[Bad Wörishofen]] - [[Buchenberg]] - [[Füssen]] - [[Immenstadt im Allgäu|Immenstadt en Algovio]] - [[Isny im Allgäu|Isny en Algovio]] - [[Kaufbeuren]] - [[Kempten (Algovio)|Kempten en Algovio]] - [[Leutkirch im Allgäu|Leutkirch en Algovio]] - [[Lindenberg im Allgäu|Lindenberg en Algovio]] - [[Marktoberdorf]] - [[Memmingen]] - [[Mindelheim]] - [[Oberstaufen]] - [[Oberstdorf]] - [[Sonthofen]] - [[Wangen im Allgäu|Wangen en Algovio]].