12-a de majo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: prezidentino Dilma Rousseff suspektita
→‎Eventoj: fino de arakana kampanjo
Linio 38:
** Dua batalo de [[Ĥarkivo]] komenciĝis; lastaj usonaj taĉmentoj kapitulacis sur filipina insulo [[Mindanao]]
** [[1943]]: '''[[Germanoj]] konkeris en [[Varsovia geto]] 30 [[bunkro]]jn kun 663 personoj, el kiuj pafmortigis 133''' kaj ĝendarmoj [[murdo|murdis]] en [[distrikto Zwoleński]] 24 personojn bruligante parton de domoj; [[Volinia masakro]]: [[ukrainoj]] murdis en Ugły 72 [[poloj]]n, en tio parton vivbruligis kaj alia '''grupo de [[ukraino]]j en [[Polesio]] ĉirkaŭiris [[vilaĝo]]n Wielka Hłusza, kie komence kripligis 15 plenkreskulojn kaj kelke da [[infano]]j''' (elkavigo de [[okulo]]j, forŝiro de [[lango]]j, detranĉo de [[mamo]]j kaj de [[viraj seksorganoj]]) kaj poste ĉiujn loĝantojn vivbruligis; germanaj regopovoj konfiskis en [[Varto]]-Lando 50 642 polajn kaj judajn ekster[[agrikulturo|agrikulturajn]] entreprenojn; pola-soveta [[partizano|partizana]] taĉmento detruis apud [[Kock]] germanan aŭtomobilon; sur [[stacidomo]] en [[Vroclavo]] eksplodis [[bombo]] metita de la membroj de [[Pola Enlanda Armeo]]; soldatoj de [[kamparano|Kamparanaj]] [[Bataliono]]j nokte de la 12-a/13-a de majo atakis germanan armean [[trajno]]n inter [[Puławy]] kaj [[Dęblin]] kun libertempantoj mortigante aŭ vundante kelkdekon de germanoj
** [[Batalo de Atlantiko]]: [[britoj]] sinkigis germanan [[submarŝipo]]n ''U-89'' - la tuta 48-persona skipo pereis; [[Londono]]: '''protestante kontraŭ [[Aliancanoj|indiferenteco de la mondo]] pri [[holokaŭsto]] de la [[judoj|juda nacio]] membro de Nacia Konsilio de pola registaro en [[ekzilo]] [[Szmul Zygielbojm]] sinmortigis''' (vidu [[Reuven Zygielbaum]]); [[Birma Kampanjo|Birma Fronto]]: malsukceso de t.n. arakana kampanjo - brita 4-a Armea Korpuso retiriĝis
** [[1944]]: '''Germana polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] ĉirkaŭ 150 malliberulojn de la [[Kastelo de Lublin]]''', 20 en Stanisławów kaj 19 en Momoty; '''registaro de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] eldonis unuan sekretan direktivon pri amasa evakuo al [[Nazia Germanio]] de la pola havaĵo, krome oni konstatis, ke ukrainaj [[naciisto]]j kolektitaj ĉirkaŭ [[Stepan Bandera]] dum la lasta duonjaro [[murdo|murdis]] ĉirkaŭ 6 mil polojn'''
** [[Kapitulaco]] de la lastaj germanaj taĉmentoj en [[Krimeo]]; '''venka [[sturmo]] de la [[Dua Pola Korpuso]] en la [[batalo de Monte Cassino]] komenciĝis'''