Vorarlberga fervojo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli
farita
Linio 26:
 
La unua ceremonia trajno veturis la 30-an de junio 1872 de Bludenz al Lochau per vapora lokomotivo, kiu estis nomita "Bregenz". Sekvatage, la 1-an de julio 1872, la fervoja linio estis malfermita por la publiko. La 14-an de oktobro 1872 interliga linio de Feldkirch al Buchs kaj etendaĵo de Lochau al Lindau estis malfermitaj. La 23-an de novembro 1872 ankaŭ sekvis konekto al [[Sankt-Margreto]]. Unua transita rapida trajno pasis la 1-an de novembro 1873 laŭ la vojo de [[Zuriko]] al [[Munkeno]]. Tamen, Vorarlberga fervojo estis konektita al la resto de la aŭstria fervoja reto nur en 1884, post konstruado de Arlberg-tunelo. Tio ankaŭ signifis finon de sendependeco, la fervojo iĝis ŝtata posedaĵo.
 
=== Poste ===
En 1918 [[terglito]] damaĝis fervojan linion apud la ponto super rivereto Galgentobelbach inter Bludenz kaj Nüziders.<ref>[https://pid.volare.vorarlberg.at/o:146746 Murgang im Galgentobel] (Vorarlberger Landesbibliothek) {{ref-de}}</ref>
 
Plimulto de la fervojo estis elektrigita en la 1920-aj jaroj, la lasta elektrigita parto de Bregenz ĝis Lindau estis malfermita la 14-an de decembro 1954.
Linio 32 ⟶ 35:
La ĉefa linio de la fervojo nun estas dutraka (kun sola unutraka sekcio Bregenz—Lochau) kaj plene elektrigita. Sekcio ekde la ŝtata limo al Lindau estas speciala kazo, ĉar la [[Supertraka kontakta lineo|elektraj linioj]] estas kreitaj fare de ÖBB-metiejo en Bludenz laŭ germanaj regularoj. Ĉar ne ekzistas konekto kun la germana fervoja elektra reto, ĉi tiu sekcio estas provizita per elektro el Aŭstrio. Pro tio ke fervoja linio de Lindau al Friedrichshafen kaj fervojo de [[Algovio]] ne estas elektrigitaj (kaj ĉar Lindau estas finaĵa stacio), preskaŭ ĉiuj internaciaj trajnoj devas ŝanĝi lokomotivojn de la elektraj lokomotivoj de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] (SBB) kaj [[Aŭstraj Federaciaj Fervojoj]] (ÖBB) al dizelaj lokomotivoj de [[Deutsche Bahn]] (kaj inverse).
 
[[Dosiero:3123 - Schaan-Vaduz - Rheindamm.JPG|eta|maldekstra|Ponto trans Rejno ĉe la linio Feldkirch—Buchs]]
=== Linio Feldkirch — Buchs ===
Ĉe la norda fino de stacio Feldkirch komenciĝas unutraka, elektrigita, 18,5 km longa branĉo al [[Buchs SG|Buchs]]. Kvankam tiu linio trairas teritorion de [[Liĥtenŝtejno]] kaj Svislando, ĝi estas plene funkciigata fare de ÖBB. Tiu interliga linio estas grava parto de la konekto inter Vieno kaj Zuriko. Tamen, ŝanĝo de direkto en Buchs kaj ŝanĝo de lokomotivo de ÖBB al SBB (aŭ inverse) estas bezonataj.
Linio 45 ⟶ 49:
[[Kategorio:Fervojoj en Aŭstrio]]
[[Kategorio:Fervojaj linioj en Bavario]]
[[Kategorio:Fervojaj linioj en Svislando]]
[[Kategorio:Vorarlbergo|Fervojo]]