Kalifornio: Malsamoj inter versioj

278 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
e
Forigis redaktojn de 2600:8800:3980:2550:5DAC:7CB9:F680:84D (diskuto); restarigis al la lasta versio de Kani
e (Forigis redaktojn de 2600:8800:3980:2550:5DAC:7CB9:F680:84D (diskuto); restarigis al la lasta versio de Kani)
Etikedo: Amasmalfari
{{sen fontoj}}
 
'''Kalifornio''' ([[Anglaangla lingvo|angle]] kaj [[Hispanahispana lingvo|hispane]] ''California'') estas [[Usono|usona]] [[Subŝtatoj de Usono|ŝtato]]. Ĝi estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de [[Usono]], kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815  km² (iom pli granda ol [[Japanio]]). Ĝin limas okcidente la [[Pacifiko]], norde [[Oregono]], oriente [[Nevado]] kaj [[Arizono]], kaj sude [[Meksiko]]. La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio en [[Holivudo]] en la suda urbego [[Losanĝeleso]] kaj komputikindustrio en [[Silicia Valo]] apud la norda urbego [[Sanfrancisko]].
 
==Geografio==
Kalifornio estas granda ŝtato kun tre diversa geografio. La [[Kalifornia Centra Valo]] situas meze de la ŝtato, ĉirkaŭita de la [[Kaskada Montaro]] norde, la Sierra Nevada oriente, la Tehachapi Montaro sude kaj la Pacifika Marbord-montaro Oriente. La Norda parto de Centra Valo enhavas la [[Sakramenta Valo|Sakramentan Rivervalon]], kaj la suda parto enhavas la [[Valo San Joaquin|San-Joaquin-an Rivervalon]]. La Centra Valo estas ekstreme fekunda, kaj kreskas proksimume unu triono de kultivaĵoj por la tuta Usono.
 
La [[Sierra Nevada]] (Hispane: ''neĝa montaro'') enhavas [[Monto Whitney]], la plej alta montopunkto en la [[Koheraj subŝtatoj (Usono)|koheraj subŝtatoj]], kaj ankaŭ [[Naciaj parkoj de Usono|Naciaj Parkoj]] [[Nacia Parko Yosemite|Josemiteaj]], [[Nacia Parko Reĝa Kanjono|Reĝa-Kanjonaj]], kaj [[Nacia Parko Sekvoja|Sekvojaj]]. Oriente situas kelkaj lagoj, kiuj estas grava por migrantaj birdoj, inter ili [[Lago Mono]] kaj [[Lago Tahoe]], ankaŭ ĉefa turisto celloko. En la sudorienta angulo situas la [[Mojave-Dezerto]] kaj [[Morta Valo]], kiu havas la plej varmega kaj plej malalta punkto en Nordameriko. Alia montaro estas la [[Blanka montaro (Kalifornio)|Blanka Montaro]].
 
La [[Areo de la Golfeto de San-Francisko]] kaj en angla ''San Francisco Bay Area'' (populare aludita kiel Bay Area (golfareo)) estas tre loĝata regiono ĉirkaŭ la estuaroj de la Golfo de San-Francisko, de San Pablo kaj de Suisun en la norda parto de la ŝtato Kalifornio.
Alia montaro estas la [[Blanka montaro (Kalifornio)|Blanka Montaro]].
 
[[Fitogeografio|Fitogeografie]], proksimume 45 procentoj de la stato estas arbaro, inter ili [[arista pino|aristaj pinoj]] en la Sierra Nevada (iom de la plej malnovaj arboj en la mondo), [[sekvojo]]j laŭ la [[Kaliforniaj Marbordaj Montaroj|norda Marbord-Montaro]] (la plej altaj arboj en la mondo), kaj [[sekvojadendro]]j ĉirkaŭ Nacia Parko Sekvoja (la plej granda vivantaj organismoj). [[Platotektoniko|Tektonike]], Kalifornio estas tre [[tertremoscienco|sismologie]] aktiva, ĉar kelkaj faŭltoj trapas la staton, plejeminente la Faŭlto de [[San Andreas]]. Grandaj tertremoj frapis la staton en [[Sanfranciska tertremo|1906]] kaj [[Loma Prieta Tertremo|1989]].
 
==Historio==
[[Hispanio|Hispanaj]] esploristoj de la [[16-a jarcento]] nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda [[Nordameriko]] "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua [[18-a jarcento]]. Dum longa tempo, la sola eŭropa penetro en la izolita loko estis hispanaj misiistoj. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste [[Meksiko|meksikaj]] ŝtatoj: Nordanorda [[Alta Kalifornio]] kaj suda [[Kalifornia Duoninsulo]]. Samtempe, usonaj kolonianoj komencis veni en Altan Kalifornion.
 
En 1846, usona koloniano ribeliĝis kontraŭ la meksika registaro en "La Urso-Flago Ribelo", kiu nomiĝis tiel pro la flago de la ribeluloj, kiu ekzistas en modifita formo en la nuna ŝtata flago. La '''[[Respubliko Kalifornio]]''' ([[Hispana lingvo|hispane]] ''República de California'', [[Angla lingvo|angle]] ''California Republic''), ankaŭ nomita la '''Respubliko de la flago de la urso''' ([[Hispana lingvo|hispane]] ''República de la bandera del oso'', [[Angla lingvo|angle]] ''Bear Flag Republic''), estis rezulto de ribelo gvidita de Usonanoj la [[14-an de junio]] [[1846]] en la urbo de Sonoma kontraŭ la aŭtoritatoj de la [[Meksiko|meksika]] provinco de Alt-Kalifornio.
==Pedagogio==
[[Dosiero:Berkeley glade afternoon.jpg|eta|Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley]]
Kalifornio havas tri apartajn sistemojn por publika [[postduaranga edukado]]. La tre respektata [[Universitato de Kalifornio]] havas dek terenojn tra la tuta stato, inter ili [[Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley|Berkeley]], [[Universitato de Kalifornio ĉe Irvine|Irvine]], [[Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso|Losanĝeleso]], kaj [[Universitato de Kalifornio en Santa Cruz|Santa Cruz]]. [[Kalifornia Ŝtata Universitato]] havas dudek tri terenojn, kaj estas la plej granda universitata sistemo en la lando laŭ nombro de studentoj. La sistemo de Kaliforniaj Komunumaj Superaj Lernejoj provizas kaj superlernejajn kursojn kaj metian trejnadon malplimultekoste ol universitatoj. Ĝi estas la plej granda superlerneja sistemo en Usono, kun 110 terenoj. En Kalifornio, estas ankaŭ kelkaj estimataj privataj Universitatoj, kiel [[Universitato Stanford|Stanford]], [[Kalifornia Instituto de Teknologio]], kaj [[Universitato de Suda Kalifornio]].
 
==Eksteraj ligiloj==