Saalburg: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: de:Kastell Saalburg
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 1 komunejoj
Linio 1:
[[Dosiero:Saalburg.jpg|thumb|250px|right|<center>la rekonstruita romia fortikaĵo Saalburg ĉe Bad Homburg]]
 
La '''Saalburg''' [ZA:Lburg] estas muzee rekonstruita [[Romio|romia]] armea fortikaĵo, en romiaj tempoj parto de la limaj fortikaĵoj inter la romia imperio okcidente kaj la ĝermanaj teritorioj oriente. La fortikaĵo ekestis en la jaro [[90]] post Kristo kiel simpla tendaro kun protektaj muroj el tero kaj ligno – tiam 200 soldatoj deĵoris ĉi-tie. Ĝis la jaro [[213]] ĝi evoluis al stabila ŝtona fortikaĵo, kun 500 soldatoj, parte piediraj kaj parte surĉevalaj.
 
Post kiam la romianoj forlasis la fortikaĵan limon ĉirkaŭ la jaro [[260]] post Kristo, la disfalinta konstruaĵo ekde la mezepoko utilis kiel ŝtonminejo, ĝis fine meze de la [[19-a jarcento]] komenciĝis arkeologiaj elfosadoj de la areo.
 
Dum [[1892]] nacia scienca komisiono komencis sisteme esplori la situon de la romiaj fortikaĵaj konstruaĵoj ĉe la limo inter la Romia Regno kaj Ĝermanio, kaj inter 1897 kaj 1910 laŭ ordono de la germana imperiestro [[Vilhelmo la 2-a (Germana Imperiestro)|Vilhelmo la 2-a]] la fortikaĵo ''Saalburg'' estis rekonstruita. Rezulte, la ''Saalburg'' nun estas la plej amplekse rekonstruita romia fortikaĵo de la mondo.
 
[[Dosiero:Kastellsaalburg.jpg|thumb|<center>la rekonstruita romia fortikaĵo Saalburg]]
Nuntempe la fortikaĵo estas informoriĉa muzeo kun multaj trovaĵoj el tiu kaj multaj proksimaj fortikaĵoj de la regiono. La ''Saalburg'', kiu troviĝas 5 kilometrojn norde de la urboj [[Bad Homburg]] kaj [[Oberursel]], pli-malpli 15 kilometrojn nord-okcidente de [[Frankfurto ĉe Majno]], aŭte atingeblas de la [[aŭtoŝoseo|aŭtoŝoseoj]] A 661 (elveturejo Oberursel Nord / Weilburg) kaj A 5 (elveturejo Friedrichsdorf).
 
Ekde la [[15-a de julio]] 2005 la eksaj romiaj fortikaĵoj protektaj kontraŭ la ĝermanoj en hodiaŭa sud-okcidenta Germanio (germane ''Obergermanisch-Rätischer Limes''), kaj do ankaŭ la muzea fortikaĵo ''Saalburg'', estas monda kultura heredaĵo de [[Unesko]]. Ĝi nomiĝas [[Limeso (fortikaĵo)|Limeso]].
Linio 21:
[[Kategorio:Germanio]]
[[Kategorio:Muzeoj]]
<br clear=all>
{{Commons|Limes (Upper Germanic)}}
 
 
[[de:Kastell Saalburg]]