Dinastio Song: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
Dum tiu periodo, aparte elstaris la sciencteknikaj atingoj, estis plue aplikataj la tri grandaj inventoj kompaso, presarto kaj pulvo; Bi Sheng inventis tipografion, pli frue je 400 jaroj ol en Eŭropo; Su Song kreis kronometron, la unuan en la mondo; “Skizoj ĉe Sonĝa Rojo” verkita de [[Ŝen Kuo]] ĝuas altan prestiĝon en la scienc-teknika historio. En la kultura flanko, taoismo, budaismo kaj eksteraj religioj furoris; “Nova Libro pri Tang-Dinastio”, kompilita de Ouyang Xiu de la Norda Song-Dinastio, faris grandan kontribuon al konservado de la historio de la dinastio Tang; “Ĝenerala Spegulo pri Regado”, kompilita de Sima Guang, ja estas modelo por kroniko; en la literatura rondo estis grandaj literaturistoj Ouyang Xiu, Su Shi kaj aliaj; song-stila poemo estas la literatura pinto de tiu periodo; relative furoris dramoj kaj teatraĵoj; pentriaĵoj pri pejzaĝoj, floroj kaj birdoj estas eminentaj, la fama pentraĵo “Sur la Rivero je Klaro kaj Brilo” ja estas senmorta ĉinstila pentraĵo.
 
La [[Yunji Qiqian]] estas (ĉ. 1029) [[antologio]] de la (1016) Taoisma Kanono, kiun la oficiala akademiano Zhang Junfang kompilis por Imperiestro Ĵenzong de la dinastio Song. La Yunji Qiqian registras multajn fruajn taoismajn tekstojn perditajn de la 11-a jarcento, kaj estas grava rimedo por kompreni mezepokan [[taoismo]]n.
 
{{clear}}
{{projektoj|commonscat=Song Dynasty}}