Friedrich Müller (Schäßburg): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e el al -> de ĝis
eNeniu resumo de redakto
Linio 11:
Por distingi inter li kaj [[Friedrich Müller (Langenthal)]] oni foje aldonas al lia nomo "la pli aĝa" aŭ lian naskiĝlokon "Schäßburg".
 
Post mallonga agado kiel privata instruisto en [[Cluj-Napoca]] en 1845 li de 1846 al 1848 studis protestantan teologion, historion kaj filologion en [[Lepsiko]] kaj [[Berlino]]. Dum la [[hungara revolucio de 1848]]/9 li batalis kiel milica leŭtenanto flanke de [[habsburgoj|habsburga]] [[Aŭstrio]]. Ĝis 1863 li laboris kiel instruisto, ĝis 1869 kiel [[rektoro]] de la [[gimnazio]] de Schäßburg. De 1869 al 1874 li estis pastro en [[Nocrich|Leschkirch]], poste ĝis 1893 urba paroĥestro en Sibio. Inter 1883 kaj 1893 li krome estis vicepiskopo ([[vikario]]). Inter 1893 kaj 1906 li estis episkopo de la protestanta [[Evangelia eklezio de TransilvanioAŭgsburga konfeso en Rumanio]].
 
Multajn jarojn post sia studenta tempo Müller doktoriĝis pri filozofio ĉe la universitatoj de [[Marburg]] (1883) kaj de Cluj (1896) kaj pri teologio ĉe la universitato de Lepsiko (1889). Li kolektis legendojn (ajnalingvajn) el Transilvanio kaj en 1857 eldonis sian kolekton sub la titolo ''Siebenbürgische Sagen''.