Jakoba Vojo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 297:
Post [[mezepoko]], la vojo estis malpli kaj malpli uzata. Nur dum la 1970-aj jaroj ekis nova intereso por la pilgrimvojo. En la jaro [[1982]] la [[papo]] [[Johano Paŭlo la 2-a]] vizitis [[Santiago-de-Kompostelo]]n kaj alvokis kadre de granda [[eŭropo|eŭropa]] festo la malnovan [[kontinento]]n retrovi siajn [[radiko]]jn. La [[konsilio de Eŭropo]] deklaris la vojon en [[1987]] unua eŭropa kulturvojo. Tiam oni nombris ĉirkaŭ 3000 pilgrimulojn jare, en [[2003]] jam venis 74.000 el ĉiuj landoj de la mondo. Dum la [[Sankta Jakoba Jaro]] [[2004]] oni nombris entute 179.932, kiuj faris almenaŭ la lastajn 100 km piede aŭ la lastajn 200 km [[biciklo|bicikle]] aŭ [[ĉevalo|ĉevalrajde]].{{sfn|Moreno Gallo|2002|p=358}}
 
Antaŭ la sankta kompostela jaro [[1993]], la galega registaro decidis plivalorigi la vojon ne nur por religia pilgrimvojo, sed ankaŭ por [[Turismo|turisma]] celo. Pro tio ĝi lanĉis la kampanjon [[Xacobeo 93]], riparante la ŝoseojn kaj la apudajn helpejojn. Ĝi konvinkis ankaŭ la ceterajn registarojn de apudvojaj regionoj. De tiam, laŭiri la vojon piedire, [[Biciklo|bicikle]] aŭ [[ĉevalo|ĉevalrajde]] estas populara turisma celo, samtempe religia, spirita, sporta kaj kultura.{{sfn|Vázquez de Parga|Lacarra|Uría Ríu|1949a|p=457}}
 
Pilgrimulidentigilo ricevis stampojn de unuopaj stacioj kaj utilas por uzi malmultekostajn pilgrimejojn laŭ la vojo. En Santiago la pilgrimuloj ricevas ateston pri la pilgrimo, la tiel nomatan ''[[Kompostelo (atestilo)|Kompostelo]]''.{{sfn|Moreno Gallo|2002|pp=350-356}}