Henri Paul Vatré: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Henri VATRÉ''' (naskiĝis en [[1908]]; mortis la [[15-a de decembro|15-an de decembro]] [[1998]] en [[Le Lignon]] apud [[Ĝenevo]]) estis [[svisa esperantisto]].
 
Vatré laboris en 1933-1934 du jarojn en [[Budapeŝto]] ĉe la eldonejo [[Literatura Mondo]]<ref>Vatré, Henri. Du jarojn ĉe ''[[Literatura Mondo]]''. En: Iltis-Forumo 3-a jaro 1991, n-ro 2, p.&nbsp;43.</ref>. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en ''[[Nica Literatura Revuo]]''; eĉ novelo, ''La Kimra Biblio'' (kiun [[Kalocsay]] tradukis en la hungaran). Por [[Stafeto]] li kuntradukis (1958) ''La Floroj de l' Malbono'' de [[Charles Baudelaire|Baudelaire]] kaj verkis, pseŭdonime kiel "Henri Beaupierre", la pastiĉaron ''Specimene'' (1962), kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj.
 
Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe [[Iltis]], i.a. ''[[Neologisma Glosaro]]'' (4 eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj ''Nokta Flugo'' (1983) kaj ''Tero de la Homoj'' (1985) de [[Antoine de Saint-Exupéry|Saint-Exupéry]], ''Vort-statistikaj Esploroj'' (1986) kaj la poemaro ''Disaj Gutoj'' (1989). Por Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) li redaktis kun [[Reto Rossetti]] duvoluman antologiegon de la Esperanta novelarto, ''[[Trezoro (novelarto)|Trezoro]]'' (1989).