Jakoba Vojo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 216:
La aŭtoritatoj kunlaboris kun ĉi tiu populara fenomeno eldonante regulojn por protekti la pilgrimantojn.{{sfn|Novillo-Fertrell Paredes|2013b|pp=34-37}} En 1113 Gelmírez malpermesis aresti ilin kaj en 1114 la konsilio de Leono donis al ili liberecon moviĝi tra la reĝlando.{{sfn|Novillo-Fertrell Paredes|2013b|pp=34-37}} Ĉar ili mono iĝis la celo de nobeluloj kaj vojrabistoj,{{sfn|Vázquez de Parga|Lacarra|Uría Ríu|1948|pp=58-59}} ĉe la eŭropa nivelo, en 1123, la [[Unua Laterana koncilio|laterana konsilio]] establis ekskomunion por tiuj, kiuj ŝtelus la pilgrimantojn{{sfn|Novillo-Fertrell Paredes|2013b|pp=34-37}} kaj en 1170 la Ordeno de Jakobo estis kreita, origine celita por protekti pilgrimantojn, kvankam poste ĝi implikiĝis en la konkero kaj reloĝigado de novaj teritorioj.{{sfn|Novillo-Fertrell Paredes|2013b|pp=34-37}}
 
Koncerne [[Infrastrukturo|infrastrukturon]], ankaŭ dum la [[11-a jarcento]], reĝoj, eklezianoj kaj nobeluloj estis implikitaj en fondado de hospitaloj laŭ la itinero plibonigante vojojn, konstruante pontojn kaj reloĝigante la urbojn tra kiuj ili pasis.{{sfn|Vázquez de Parga|Lacarra|Uría Ríu|1949a|p=19}} Jam ĉe la lastaj jardekoj estis [[Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio|Alfonso la 6-a de Kastilio, Leono kaj Galegio]] samtempe kiel Sanĉo Ramírez en [[Pamplono]] kaj [[Aragono]], kiuj disvolvigis decidan laboron por plibonigi la transiron de pilgrimantoj.{{sfn|Arquero Caballero|2011|p=23}} Alfonso aboliciis paspagojn, kreis hospitalojn en [[Monto Cebrero]] kaj [[Burgoso]], protektis la laboron de [[Domingo de la Calzada]], li aliĝigis la monaĥejon de Nájera al la ordeno de Cluny kaj ekloĝigis vilaĝojn de Francio laŭlonge de la vojo.{{sfn|Vázquez de Parga|Lacarra|Uría Ríu|1949a|p=20}} Sanĉo, siaflanke, ankaŭ forstrekis la paspagojn, anstataŭis la [[Mozaraba rito|mozaraban riton]] favore al la [[roma rito]], li altiris francajn eklezianojn, apogis la gastejojn de [[Ĥako]] kaj [[Pamplono]] kaj kreis la urbeton [[Estella]].{{sfn|Vázquez de Parga|Lacarra|Uría Ríu|1949a|pp=20-21}} Tiel, antaŭ la fino de la jarcento, kompleta strukturo jam etendiĝis tra la itinero veninta el la [[Pireneoj]].{{sfn|Vázquez de Parga|Lacarra|Uría Ríu|1948|p=203}} Unu el la hospitaloj, tiu de Sankta Kristina de Somport, estis konsiderita unu el la tri plej gravaj hospitaloj en kristanaj regnoj. La aliaj du estis : tiu de Mont Joux uzata de tiuj, kiuj pilgrimis al Romo kaj tiu de Jerusalemo por tiuj, kiuj faris ĝin al la [[Sankta Lando]].{{sfn|Vázquez de Parga|Lacarra|Uría Ríu|1949a|pp=22-23}}
 
Estis en ĉi tiu periodo, ĉirkaŭ 1140, kiam la unua skriba gvidilo estis skribita, la ''Liber Peregrinationis'' kiel parto de la verko ''Liber Sancti Iacobi''{{sfn|Arquero Caballero|2011|p=33}}, kiu povis influi la evoluon de la Vojo kaj ĝia sciigo ĉie en okcidetkristanaj regnoj. Ĝi priskribis la francajn itinerojn por atingi la trapasejon en [[Pireneoj]] kaj la postan itineron al Kompostelo.{{sfn|Vázquez de Parga|Lacarra|Uría Ríu|1948|pp=210-215}}