Granda Depresio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ŝanĝis frazeron "plej landoj" al "plej multaj landoj".
Linio 2:
[[File:US GDP 10-60.jpg|thumb|upright=1.5|Usona ĉiujara reala [[malneta enlanda produkto]] el 1910 al 1960, kun la jaroj de la Granda Depresio (1929–1939) markitaj.]]
[[File:US Unemployment 1910-1960.gif|thumb|upright=1.5|La indico de sendungiteco en Usono dum 1910–60, kun la jaroj de la Granda Depresio (1929–1939) markitaj.]]
La '''Granda Depresio''' (anglalingve ''Great Depression'') estis mondvasta [[Financo|financa]] kaj [[Ekonomio|ekonomia]] krizo, nome [[Depresio (ekonomiko)|ekonomia depresio]]. Ties daŭro variis depende el la landoj, sed en la plej multaj landoj, la depresio daŭris de la jaro [[1929]] ĝis la fino de la [[1930-aj jaroj]].<ref>John A. Garraty, ''The Great Depression'' (1986)</ref> Dum la krizo falis individua [[enspezo]], [[Imposto|impostada]] enspezo, profitoj, kaj [[prezo]]j. Internacia komerco ŝrumpis pli ol 50%, kaj [[senlaboreco]] atingis 33% en kelkaj landoj.<ref>Frank, Robert H.; Bernanke, Ben S. (2007). ''Principles of Macroeconomics'' (3a eld.). Boston: McGraw-Hill/Irwin. p. 98</ref> Ĝi estis la plej longa, plej profunda kaj plej disvastigata depresio de la 20a jarcento.<ref name="ReferenceA">Charles Duhigg, "Depression, You Say? Check Those Safety Nets", ''The New York Times'', 23a de Marto, 2008.</ref> En la 21a jarcento, la Granda Depresio estas ofte uzata kiel ekzemplo de kiel la ekonomio de la tuta mondo povas iam malpliiĝi.<ref>Barry Eichengreen, ''Hall of Mirrors: The Great Depression, The Great Recession, and the Uses-and Misuses-of History'' (2014)</ref>
 
Grandaj [[urbo]]j tra la tuta mondo estis frapitaj, ĉefe tiuj kiuj estis dependaj el la [[peza industrio]]. Konstruado estis praktike haltigita en multaj landoj. Farmistaj komunumoj kaj ruraj areoj suferis ĉar la prezoj de la produktoj rikoltitaj falis ĉe ĉirkaŭ 60%.<ref name="USBLS">{{cite web|url=http://www.bls.gov/data/|title= Commodity Data|publisher=US Bureau of Labor Statistics|accessdate=2008-11-30}}</ref><ref>{{cite journal|author=Cochrane, Willard W.|authorlink=|title=Farm Prices, Myth and Reality|year=1958|page=15|ref= harv}}</ref><ref>{{cite journal|journal=[[Ligo de Nacioj]]|title=World Economic Survey 1932–33| page=43|ref=harv}}</ref> Frontante la faligitan mendaron per malmultaj alternativaj fontoj por laborpostenoj, la areoj dependantaj el la [[Unuaranga sektoro|industrioj de unuaranga sektoro]] kia minado kaj lignoproduktado suferis pleje.<ref>Mitchell, ''Depression Decade''</ref>