Betpak-Dala: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli
pli
Linio 20:
 
La klimato estas [[Kontinenta klimato|kontinenta]], kun seka varma somero kaj modere malvarma vintro. Meza januara temperaturo estas –12...–14 °C, la julia +24...+26 °C. Multas [[grundakvo]]j, kies nivelo povas atingi 10—30 m. Falas 100—150 mm da precipitaĵoj jare, inter kiuj nur 15 % somere. Neĝa tavolo vintre ne superas 10—15 cm. En la dezerto plej oftas [[Brungrundoj|brunaj]] kaj grize-brunaj grundoj. En malaltaj lokoj aperas ''takiroj'' kaj [[solonĉako]]j. Apud riveroj, sur sabloj kreskas [[saksaulo]]j.
 
El animaloj eblas renkonti [[argalo]]jn, [[kapreolo]]jn, en valoj kaj sur apudmontaj ebenaĵoj — [[Altnaza antilopo|altnazan antilopon]], [[Kropa gazelo|kropan gazelon]]. Troveblas [[granda otido]], [[tetro]] kaj [[Griza perdriko|perdriko]]. Bienoj de apudaj regionoj uzas vastaĵojn de Betpak-Dala kiel printempajn kaj aŭtunajn [[paŝtejo]]jn por sia brutaro. Printempe la brutoj estas pelataj norden al someraj paŝtejoj de Kazaĥia montetaro, aŭtune suden al vintrumejoj de la dezerto ''Mujunkum'' kaj valo de la rivero Ĉuj. Zoologia [[naturprotektejo]] (25 000 hektaroj) estas kreita en Betpak-Dala.
 
{{projektoj}}