Betpak-Dala: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
farita
Linio 27:
 
== Geografio ==
La areo de la dezerto estas ĉirkaŭ 75 mil kvadrataj kilometroj. Longo (okcident-oriente) estas 500 km, larĝo ĝis 170 km. Betpak-Dala estas sufiĉe plata ebenaĵo kun averaĝa alto 300—350 m kaj sud-okcidenta kliniĝo. Orienta, pli alta parto de Betpak-Dala estas daŭrigo de strukturoj de Kazaĥia montetaro, formiĝintaj dum [[Kaledonia orogenezo]] — [[Paleozoiko|paleozoikaj]] [[Sedimenta rokaĵo|sedimentaj]] kaj [[Magmorokaĵo|magmaj rokaĵoj]]. La plej alta punkto estas monto ''Ĵambul'' (974 m) en la sud-oriento de la dezerto.<ref name="kaz_enc">{{citaĵo el libro |titolo=Казахстан. Национальная энциклопедия |volumo=1 |jaro=2004 |eldoninto=Қазақ энциклопедиясы |loko=Алматы |lingvo=ru |isbn=9965-9389-9-7 |paĝo=412 |ĉapitro=Бетпакдала |ĉapitrourl=https://commons.wikimedia.org/w/index.php?title=File:Kazakhstan_National_encyclopedia_(ru)_-_Vol_1_of_5_(2004).pdf&page=412}}</ref>
 
La klimato estas [[Kontinenta klimato|kontinenta]], kun seka varma somero kaj modere malvarma vintro. Meza januara temperaturo estas –12...–14 °C, la julia +24...+26 °C. Multas [[grundakvo]]j, kies nivelo povas atingi 10—30 m. Falas 100—150 mm da precipitaĵoj jare, inter kiuj nur 15 % somere. Neĝa tavolo vintre ne superas 10—15 cm. En la dezerto plej oftas [[Brungrundoj|brunaj]] kaj grize-brunaj grundoj. En malaltaj lokoj aperas ''takiroj'' kaj [[solonĉako]]j. Apud riveroj, sur sabloj kreskas [[saksaulo]]j.
 
El animaloj eblas renkonti [[argalo]]jn, [[kapreolo]]jn, en valoj kaj sur apudmontaj ebenaĵoj — [[Altnaza antilopo|altnazan antilopon]], [[Kropa gazelo|kropan gazelon]]. Troveblas [[granda otido]], [[tetro]] kaj [[Griza perdriko|perdriko]]. Bienoj de apudaj regionoj uzas vastaĵojn de Betpak-Dala kiel printempajn kaj aŭtunajn [[paŝtejo]]jn por sia brutaro. Printempe la brutoj estas pelataj norden al someraj paŝtejoj de Kazaĥia montetaro, aŭtune suden al vintrumejoj de la dezerto ''Mujunkum'' kaj valo de la rivero Ĉuj. Zoologia [[naturprotektejo]] (25&nbsp;000 hektaroj) estas kreita en Betpak-Dala.<ref name="kaz_enc"/>
 
== Historio kaj esplorado ==
[[Dosiero:Nomadic Kirghiz. Golodnaia Steppe LOC 9631439404.jpg|eta|maldekstra|[[Nomadoj]] en ''Malsata stepo''. Foto de S. M. Prokudin-Gorskij ĉirkaŭ 1905—1915]]
Betpak-Dala estis antaŭ longe konata kiel ''Norda Malsata Stepo'' pro sia maltaŭgeco por loĝado. Tamen, nomadaj triboj sukcesis kompreni la naturon de la areo, alkutimiĝi al ĝi kaj uzi por siaj celoj. Kvankam la dezerto aspektas tute senviva, en ĝi kreskas iom da plantoj, kiuj nutras bestojn.
 
En 1905—1915 fama rusa fotisto [[Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij]] vizitis la lokojn kaj dokumentis ordinaran vivon de tieaj loĝantoj.
 
Historio de esplorado de la dezerto Betpak-Dala pere de ekspedicioj sub gvido de zoologo ''Viktor A. Selevin'' estas priskribita en la libro de ''M. D. Zverev'' "Fino de la blanka makulo".<ref>{{Citaĵo el libro |aŭtoro=М. Д. Зверев |titolo=Конец белого пятна |jaro=1956 |loko=Алма-Ата |eldoninto=Гос. Издат. Худ. Лит. |lingvo=ru}}</ref> Lia ekspedicio en 1936 faris arkeologiajn esplorojn apud solonĉako ''Askanzor''.
 
Aŭtune 2014, angla esploristo ''Jamie Bunchuk'' organizis ekspedicion por trapasi la dezerton Betpak-Dala laŭlonge, de la lago Balkaŝo oriente ĝis la rivero ''Sarisu'' okcidente. Li trakuris ĉirkaŭ 300 kilometrojn, do pli ol sep maratonojn, unu post la alia, dum ok tagoj.<ref>{{citaĵo el la reto |titolo=Crossing the Betpak-Dala |url=http://www.jamiebunchuk.com/project/crossing-the-betpak-dala/ |arkivurl=https://web.archive.org/web/20151015214145/http://www.jamiebunchuk.com/project/crossing-the-betpak-dala/ |arkivdato=2015-10-15 |lingvo=en}}</ref>
 
Epizootio de ''Pasteurellosis'' okazis en Betpak-Dala en majo 2015, dum kiu mortis pli ol 120&nbsp;000 [[Altnaza antilopo|altnazaj antilopoj]] — pli ol triono de la tutmonda populacio.<ref name="UNE">{{citaĵo el la reto |titolo=Catastrophic Collapse of Saiga Antelopes in Central Asia |url=https://www.unenvironment.org/news-and-stories/press-release/catastrophic-collapse-saiga-antelopes-central-asia |verko=UN Environment |alirdato=2019-05-19 |lingvo=en}}</ref>
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
{{projektoj}}