La Subiro de la Okcidento: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''''Der Untergang des Abendlandes. Umrisse einer Morphologie der Weltgeschichte''''' (La Subiro de la Okcidento. Skizo de morfologio de la monda historio) estas la kulturfilozofia ĉefverko de la germana filozofo [[Oswald Spengler]]. Ĝi forte influis la modernan koncepton pri historio. La unua volumo (''Gestalt und Wirklichkeit'', Figuro kaj Realo) estis unuafoje eldonita en [[1918]] en [[Vieno]], la dua volumo (''Welthistorische Perspektiven'', Mondhistoriaj Perspektivoj) en [[1922]] en [[Munkeno]].
Laŭ Spengler historio ne estas progresa linio, sed la naskiĝo kaj disfaliĝo de malsamaj altaj kulturoj ''(Hochkulturen)'', kiuj: havas fruan etaĝon de spirite vigla juneco kaj entrepreneco ĉe feŭdisma sistemo, kie la popoloj estas tre alligitaj al sia lando kaj religio, kaj la principoj de kulturo naskiĝas '''(Printempo)''', poste atingas plej altan etaĝon de ekstrema kultura rafinado, kie la luktado inter la mistikaj kaj raciaj esprimoj de kreado kondukas al ĝusta ekvilibrigo kaj al la pinto de kreado kaj arto, ĉe regsistemo de dinastia monarĥio '''(Somero)''', ekdegeneriĝas post absoluta venko de raciismo (kaze de la Okcidenta civilizo, [[Klerismo|Klerismo)]]
La Okcidenta kulturo evidente estis malprogresanta, sed la verko temas pri fundamenta tendenco en ĉiuj kulturoj. Ĝi ekhavis grandan signifon al okcidenta filozofio kaj prihistoria pensado dum la [[1920aj jaroj]], nelaste surfone de la kultura ŝoko kiun kaŭzis la [[unua mondmilito]].
|