Kaiser: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''''Kaiser'''''<ref>En Esperanto foje ''kajzero'', ekzemple ĉe la hispan-esperanta vortaro de de Diego [http://www.esperanto.es:8080/diccionario/inicio.jsp?que=kaiser] Alirita la 7an de Majo 2018.</ref> estas la [[Germana lingvo|germanlingva]] vorto por "[[imperiestro]]". Same kiel la Bulgara, Serba kaj Rusa [[Caro]]j, ĝi rekte derivas el la titolo de la [[Romiaj imperiestroj]] ''[[Cezaro (titolo)|Caesar]]'', kiu siavice estas derivita el persona nomo de branĉo de la ''gens'' ([[klano]]) ''[[Julio (nomo)|Julia]]'', al kiu apartenis [[Julio Cezaro]], nome praulo de la unua imperia familio. Kvankam la Britaj monarkoj kiel "Imperiestroj de Hindio" estis nomataj ankaŭ "Kaisar-i-Hind" en [[Hindia]] kaj [[Urdua]], tiu vorto, kvankam finfine kunhavanta la saman Latinan originon, derivis el la [[Greka lingvo]]: Καῖσαρ (kaisar), ne de la Germana ''Kaiser''.<ref> Witzel, M. "Autochthonous Aryans? The Evidence from Old Indian and Iranian Texts", p. 29, 12.1 (kiel Urdua ''kaisar''). [http://www.people.fas.harvard.edu/~witzel/EJVS-7-3.htm] Alirita la 7an de Majo 2018.</ref>
 
En [[Angla lingvo]], la termino 'the Kaiser' estas kutime rezervita por la imperiestroj de la [[Germana Imperio]] kaj de la imperiestroj de la [[Aŭstria Imperio]]. Dum la [[Unua Mondmilito]], kontraŭ-germana sento estis pinta; tiele la termino ''the Kaiser'' — speciale aplikita al [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|Vilhelmo la 2-a]] de [[Germanio]] — akiris konsiderinde negativajn konotaciojn, ĉefe en angl-angle parolantaj landoj.
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Imperiestroj|*Kaiser]]
[[Kategorio:Regnestroj]]
[[Kategorio:Sankta Romia Imperio]]