Tut-armenaj Ludoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Tut-armenaj Ludoj''' (armena: Համահայկական խաղեր) estas mult-sporta aranĝo, okazinta inter konkurencantoj de la armena diasporo, A...'
Etikedo: redakto de fonto je 2017
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La Ludoj estas malfermitaj al armenaj pasport-posedantoj (sendepende de nacia deveno) kaj civitanoj de aliaj landoj, kiuj havas armenan devenon. Nearmenaj geedzoj de armendevenaj sportistoj ankaŭ rajtas konkurenci.
 
=== Historio ===
La ideo okazigi tut-armenajn ludojn venis de sovetia diplomato Aŝot Melik-Ŝahnazarjan, kiu unue pensis pri la ideo organizi universalajn ludojn por ĉiuj armenoj dum li vizitis komercan vojaĝon en 1965 al [[Brazavilo|Bracavilo]], [[Demokratia Respubliko Kongo|Kongo]], preta partopreni la unuajn [[Tutafrikaj Ludoj|Tut-Afrikajn Ludojn]]. Sed, ĉar Armenio estis [[Armena Soveta Socialisma Respubliko|soveta respubliko]] kaj ke tian ideon [[Moskvo]] konsideris naciisma, Ŝahnazarjan devis atendi ĝis Armenio atingis sendependecon por provi lanĉi sian elpensaĵon.
 
Linio 12:
Hodiaŭ, ĝi estas neregistara, internacia organizo, kiu kunlaboras kun la [[Internacia Olimpika Komitato]], [[Unesko]], la [[Konsilio de Eŭropo]] kaj aliaj internaciaj sportaj organizoj kaj kontribuas en la disvolvado de sporto en Armenio.
 
=== La Ludoj ===
La Tut-armenaj Ludoj estas kompleksaj konkursoj je individuaj kaj teamaj sportoj inter atletoj de la Respubliko Armenio, Arcaĥa Respubliko kaj atletoj de armena origino de aliaj landoj. La atletoj el diversaj partoj de la mondo reprezentas la urbojn, de kiuj ili venas kaj ne landoj kiel aliaj tut-ludoj. La Tut-armenaj Ludoj okazas plejparte en Erevano, Armenio. La sportoj luditaj dum la ludoj estas piedpilkado, et-piedpilkado, korbopilkado, flugpilkado, naĝado, badmintono, teniso, tabloteniso, ŝako kaj atletiko.
 
Linio 18:
 
En 2003, oni decidis transformi la Ludojn unufoje ĉiujn kvar jarojn (anstataŭ unufoje ĉiun duan jaron). Ĉi tiu decido estis poste renversita kaj daŭre okazos ĉiun duan jaron.
 
 
[[kategorio:sporto en Armenio]]
[[Kategorio:Sportaj konkursoj en Armenio]]
[[Kategorio:Aperis en 1999]]