Bagratida Armenio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 15:
Tamen, [[Umajadoj|umajada regado]] en Armenio kreskis en krueleco komence de la [[8-a jarcento]]. Ribeloj kontraŭ la araboj disvastiĝis tra Armenio ĝis 705, kiam, sub la preteksto de renkontiĝo por intertraktadoj, la araba vostikano de [[Naĥiĉevano]] buĉis preskaŭ ĉiujn armenajn nobelojn..<ref>Ter-Ghevondjan. ''Arab Emirates'', p. 44.</ref> La araboj provis interkonsentiĝi kun la armenoj sed la altrudo de pli altaj impostoj, malriĉiĝo de la lando pro manko de regiona komerco, kaj la subteno de la umajadoj de la [[Bagratida dinastio|Bagratida familio]] prefere al la [[Mamikonjan|Mamikonjanoj]] (aliaj rimarkindaj familioj inkludis la [[Arcrunidoj]], [[Kamsarakan]], kaj [[Rŝtunidoj]]) malfaciligis ĉi tion. Utiliginte la renverson de la [[umajadoj]] de la [[Abasida Kaliflando|abasidoj]], dua ribelo estis elpensita kvankam ĝi ankaŭ estis malsukcesa parte pro la froteca rilato inter la bagratida kaj mamikonjana familioj. La fiasko de la ribelo ankaŭ rezultigis la preskaŭ malintegriĝon de la mamikonjana nobela familio, kiu perdis la plimulton de la teritorio, kiun ĝi regis (membroj de la arcrunidoj povis eskapi kaj ekloĝi en [[Vaspurakano]]).
 
Tria kaj lasta ribelo, naskita el similaj plendoj kiel la dua, estis lanĉita en 774 sub la gvidado de [[Muŝegh Mamikonjan]] kaj kun la subteno de aliaj [[Naĥararo|naĥararoj]]. Tamen la abasidaj araboj marŝis al [[Reĝlando Armenio|Armenio]] kun armeo de 30.000 viroj kaj decide dispremis la ribelon kaj ĝiajn instigantojn dum la [[batalo de Bagrevando]] la [[24-a de aprilo|24-an de aprilo]] [[775]], lasante grandan malplenon por la ununura nerompita familio, la bagratidoj.<ref>Ter-Ghevondyan. ''Arab Emirates'', p. 45.</ref>
 
===Ascendo de la Bagratidoj ===