Salo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Komuna salo''' estas minerala substanco komponita ĉefe el [[Natria klorido]] (NaCl), nome [[kemia kombinaĵo]] apartenanta al pli granda klaso de [[Salo (kemio)|jonaj saloj]]; salo en sia natura formo kiel kristala [[mineralo]] estas konata kiel roksalo aŭ [[halito]]. Ĝi estas konata populare ankaŭ kiel '''tabla salo''' aŭ '''kuirsalo'''.
 
'''Salo''' ĉeestas en grandaj kvantoj en la [[maro]] kie ĝi estas la ĉefa minerala konstituanto, tiele ke en malferma [[oceano]] estas ĉirkaŭ 35 g de solido por litro, nome [[saleco]] de 3.5%. Salo estas esenca oorpor [[Animalo|animala vivo]], kaj salgusto estas unu el la [[Gusto#Bazaj gustoj|bazaj homaj gustoj]]. La [[histo]]j de animaloj enhavas pli grandajn kvantojn el salo ol la plantaj histoj; tiele la tipaj dietoj de nomadoj kiuj vivtenas sin kun siajn gregaroj bezonas malmultan aŭ nenioman aldonitan salon, dum cereal-bazaj dietoj postulas suplementojn. Salo estas unu el plej malnovaj kaj plej ĉieaj manĝo-kondimentoj, kaj [[Peklado|saligo]] estas grava metodo de [[Konservado|manĝo-konservado]].
 
Kelkaj el la plej fruaj signoj de salpretigo datrilatas al proksimume 6,000 jaroj antaŭe, kiam homoj vivantaj en [[Rumanio]] boligis fontan akvon por eltiri la salon; sal-laborejoj en [[Ĉinio]] estis trovitaj kiuj datas al ĉirkaŭ la sama periodo. Salo estis aprezita fare de la antikvaj [[hebreo]]j, la [[grekoj]], la [[romianoj]], la [[bizancanoj]], la [[hititoj]] kaj la [[egiptoj]]. Salo iĝis grava komercvaro kaj estis transportita per [[boato]] trans la [[Mediteranea Maro]], laŭ speciale konstruitaj salvojoj, kaj trans la [[Saharo]] en kamel-karavanoj. La malabundeco kaj universala bezono de salo igis naciojn esplori eĉ pere de milito salon kaj uzi ĝin por akiri [[imposto]]jn. Salo ankaŭ estas uzita en religiaj ceremonioj kaj havas altan kulturan signifon.