Bagratida Armenio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 77:
 
=== Internaj kvereloj kaj forfalo ===
Post la morto de la reĝo [[Gagiko la 1-a]] (en 1017 aŭ 1020), la reĝlando estis dividita inter liaj du filoj, Hovhannes-Smbat, kiu ricevis la teritorion de [[Anio (urbo)|Anio]], kaj [[Aŝoto la 4-a]] ''la kuraĝa'', kiu konservis teritorion, kiu devus inkluzivi [[Dvin]], sed kiun li ne povis okupi ĉar li mem estis kaptita de la [[Ŝadadidoj|ŝadadida emiro]] [[''Abu'l-Aswar Shavur ibn Fadl]] ''de [[Ganĝa|Gandzak]].<ref name="The Armenian People From Ancient to Modern Times"/> La du fratoj batalis dum siaj vivoj. En ĉi tiuj tumultaj tagoj, implikitaj en teritoriaj kvereloj, la seninfana [[Hovhannes-Smbat]] sendis la [[Katolikoso de Armenio|katolikoson]] Petros Getadarts al [[Bizanca imperio|Bizancio]] por intertrakti partan ripozon forlasante sian reĝlandon al la imperio post sia morto. Tujaj rezultoj de ĉi tiu ago estis nekonataj, sed post la morto de la du fratoj en 1040–1041, la nova bizanca imperiestro kaj posteulo de [[Bazilo la 2-a]] postulis la reĝlandon Bagratida Armenio. La filo de Aŝoto, juna [[Gagiko la 2-a]], kun la subteno de [[sparapeto]] Vahram Pahlavuni kaj liaj sekvantoj, regis nur du jarojn. Malgraŭ internaj malkonsentoj kondukitaj de por-bizanca reganto Sargis Hajkazn, la armena reĝo povis forpuŝi turkmenan atakon.<ref name="The Armenian People From Ancient to Modern Times"/> Tamen, eble kun la persvado de Sargis, li akceptis la inviton de [[Imperiestroj de la Bizanca Imperio|imperiestro]] [[Konstantino la 9-a (Bizancio)|Konstantino la 9-a]] al [[Konstantinopolo]], kie li devis cedi sian regadon al la imperio kontraŭ regado en [[Kapadokio]]. En 1044, la bizancanoj invadis du fojojn Ani sed ne sukcesis konkeri ĝin. Konsiderante ĉi tiun ekstreman situacion, katolikoso Petros Getadarts, kiu regis Ani en la foresto de la reĝo, kapitulacis Ani favore al la bizancanoj en 1045. Ani tiam estis aneksita al la provinco Iberio kiu estis renomita "Iberio kaj Anio" aŭ "Iberio kaj Armenio". <ref name="The Armenian People From Ancient to Modern Times"/>
 
La bagratida reĝo de [[Kars]], Gagik-Abaso, ankoraŭ konservis sian tronon eĉ post 1064 kiam [[Anio (urbo)|Anio]] falis antaŭ la [[Selĝukoj|selĝukaj turkoj]], sed eĉ li estis devigita cedi siajn terposedaĵojn al la bizancanoj kaj retiri sin al [[Anatolio]], nur por vidi Kars-on kaptita de la [[turkoj]]. En 1065. En [[Arcaĥa Reĝlando|Baghko]] kaj [[Sjunika reĝlando|Orienta Sjunik]], nur kelkaj armenaj fortikaĵoj restis.<ref name="The Armenian People From Ancient to Modern Times"/>