Skismo en la Rusa Ortodoksa Eklezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e eta ŝanĝo
Linio 7:
Proksimume je la unua duono de la 17-a jarcento formiĝis en Rusujo intelektula rondo nonumita “Zelotoj de la Pieco” ({{ru}} ''Кружок ревнителей благочестия''), celantaj reformi la socion, por ĝin igi vivkonformaj al la kristanaj idealoj kaj samtempe plibonigi la ekleziecan aparaton de la rusa eklezio. Por atingi tiun celon oni provis igi unuformaj la liturgiajn librojn cirkulantajn en la rusaj teritorioj, kribrante kaj korektante la versiojn kontrastantajn inter si. La membroj plej influaj de tiu rondo estis ĉefpastro [[Avvakum]], [[Stefan Vonifatjev]], Ivan Neronov, [[Fjodor Aleksejeviĉ]] kaj, kiam li ankoraŭ ne okupis la oficon de episkopo de [[Velikij Novgorod]], mem Nikon, la estonta patriarko.
 
Apogite de la caro [[Aleksej Miĥajloviĉ]] de Rusujo, [[Nikono|Nikon]] (Nikita Minin = {{ru}} ''Никита Минин''), elektita al patriarka seĝo de Moskvo, komencis la procezon de korektado de la liturgiaj rusaj libroj por ilin konformigi al la samspecaj de la greka liturgio kaj enkondukis diversajn ŝanĝojn en la liturgiaj kaj piecaj kutimoj jam radikiĝintaj inter klerikaro kaj popolo (ekzemple, la krucsigno kun du fingroj estis anstataŭita per tiu de tri fingroj kunigitaj, kaj “haleluja” devis esti eldirita tri foje anstataŭ du, ktp, kaj pli gravaj forigendaj eraroj en sakramentaj formuloj ktp). Tiuj novaĵoj koliziis kontraŭ la oponon de la popolo kaj klerikaro, kiuj ekdisputis pri la rajteco kaj ĝusteco de tiaj reformoj, kiuj detruus la rusan ortodoksan tradicion. Nikon insistis kaj sukcesis aprobigi kaj ekpresigi la novajn librojn korektitajn.
 
[[Dosiero:Gibel Pavla Kolomenskogo.jpg|thumb|200px|Morto de Pavlo Kolomennskij]]