Charles Darwin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 57:
=== Vojaĝo sur la ''Beagle'' ===
En [[1831]], havante 22 jarojn, ŝatanto de skaraboj sen direkto en vivo, Darvino vojaĝis ĉirkaŭ la
[[Tero]] en la ŝipo ''[[HMS Beagle]]'', dum kvin jaroj. La ŝipo esploris en detalo la bordon de [[Sudameriko]] por la brita mararmeo, kaj Darvino servis kiel la naturscienca oficiro de la vojaĝo. Dum la vojaĝo Darvino legis la novan libron de [[Charles Lyell]] pri la tero, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantaĵojnplantojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis—precipe en la insuloj de [[Galapagoj]], kie ĉiu insulo havas sian propran specon de [[testudo]], [[emberizedoj|fringo]] kaj [[marigvano]].
 
Darvino pensis pri la varieco laŭ la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kaŭzoj kiuj formis la teron, ankoraŭ agas nun, iom post iom, daŭre kaj malrapide tra la epokoj. Kiel [[rivero]] formas sian vojon. Ĉi tiu estas la skolo de [[samaspektismo]]. La kontraŭa, tradicia skolo, [[katastrofismo]], diris ke ŝanĝo estas grandega kaj subita: la kreo de la mondo de Dio, la inundo de Noa, ekzemple. Bona religio, eble, sed malbona scienco, certe: scienco nur povas atesti pri tio, kion oni povas observi laŭ regulo. Tial laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.
Tial laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.
 
=== Post la vojaĝo ===